Okcident-Romia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Romia Imperio de Okcidento)
Okcident-Romia Imperio
17-a de januaro 0395 – 476

historia lando • imperio
Geografio
la areo de la Okcident-Romia Imperio dum la jaro de la imperia divido 395
la areo de la Okcident-Romia Imperio dum la jaro de la imperia divido 395
Ĉefurbo:
Mediolanum
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

La Okcidenta Romia Imperio referencas la okcidentan parton de la Romia Imperio, ekde ties divido fare de Diokleciano en 286. Ĝia ĉefurbo estis Milano ĝis 402 kaj poste Raveno. La koncepton de "okcidenta romia imperio" kreis modernaj historiistoj: laŭ la kompreno de homoj en la unua jarmilo p.K., nur ekzistis unu imperio sub du imperiestroj.

Teodozo la 1-a estis la lasta imperiestro, kiu reĝis sur la tutaĵo de la imperio. Post lia morto en 396, la imperio estis definitive dividita inter liaj filoj Flavio Honorio (okcidento) kaj Flavio Arkadio (oriento).

La Okcidenta Romia Imperio ekzistis intermite inter la 3-a kaj4-a jarcentoj, post la tetrarkio de Diokleciano kaj la reunuiĝoj faritaj de Konstantino la 1-a kaj Juliano la Apostato.

La Okcidenta Romia Imperio oficiale malaperis kiam Odoakro sentronigis Romulon Aŭgustulon la 4-an de septembro 476.

La Okcidenta Imperio neniam releviĝis, malgraŭ maldaŭra parta rekonkero fare de ĝia homologo, la Bizanca imperio, kaj ĝia disfalo markis la komencon de nova erao de la historio de Eŭropo: la Mezepoko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]