Romia Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Romia Respubliko (-509 al -27) estis la etapo de Romio kiam ĝi estis respubliko. Dum la jaro -509, post la seksatenco kontraŭ Lukrecia, la romianoj mortigis la reĝon (kiu ne estis romano, sed etruskano) kaj starigis la Respublikon. La ĉefaj organoj de la registaro estis la Senato de riĉaj bienistoj, kaj la du Konsuloj, elektitaj por unu jaro. Sed la popolo, per la tribunoj kaj voĉdonadoj, ankaŭ havis potencon. La ekvilibro inter la popolo (pleboj) kaj la grandaj bienistoj (la patricioj) estis tre grava, ĉar multaj aliaj ŝtatoj ruiniĝis kiam la riĉularo aŭ la popolo gajnis tro da potenco kaj detruis la esperon kaj vivon de la alia. Tiu ekvilibro ne estis paca, atingitis post akraj luktoj de la plebo, estis ofte manipulata de la riĉuloj (pli poste, la riĉigita parto de la plebo kaj la patricoj, alia klaso grava estis la kavaliroj).La privatigo de konkeritaj terenoj fare de la riĉuloj kontraŭ la mizeriĝo de la etbienistoj proletariĝintaj instigis la Graĥoj Tiberius, kaj poste Kaius je provi reformoj, sed la riĉula klaso kripligis iliajn penojn kaj fine mortigis ilin.

La Respubliko laŭgrade konkeris Italion kaj, post tri sovaĝaj militoj inter -264 kaj -146, sian ĉefan rivalon en la Mediteraneo, Kartagon.

Post la disfalo de Kartago, en la finaj cent jaroj de la Respubliko, Romio kreskis grande pro militoj eksterlandaj, sed ankaŭ estis interne ŝirita pro la militoj inter la sukcesaj generaloj. Samtempe, la granda trezoro, kiu enfluis el la venkitaj landoj, koruptis la registaron, kiu laŭvice donis tro da potenco al la generaloj. Do la Respubliko spiralis al sia detruo. La rolantoj, kiuj partoprenis en tiu mortospiralo estas famaj: Cezaro, Cicerono, Antonio, Kleopatra, Oktavio, Pompejo, Marko Bruto, Katono, Krasso, ktp.

Je -27, Oktavio fariĝis Aŭgusto Cezaro kaj la imperiestro de Romio. La imperio naskiĝis.