Romia konkero de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La etendo de Romia povo en Italio.

La Roma etendo en Italio kovras serion de konfliktoj en kiuj la urbo-ŝtato Romo kreskiĝis el stato esti la dominanta ŝtato en Latio ĝis iĝi la reganto de la tuta Italio. La unua ĉefa Romia konkero en historia epoko venis ĉe la fina malvenko de ties najbara Vejoj en 396 a.K. En la dua duono de la 4a jarcento a.K. Romo luktis ripete kontraŭ la Samnitoj, povega triba koalicio. Fine de tiuj militoj Romo iĝis la plej pova ŝtato en Italio. La lasta minaco al la Roma hegemonio venis kiam Taranto enlistiĝis helpe de Pirho de Epiro dum la Pirha Milito (282–273 a.K.). Ĉirkaŭ 218 a.K. Roma konkero de Italio estis kompletigita. Konkeritaj teritorioj estis aligitaj en la kreskanta Romia ŝtato diversmaniere: terkonfisko, establado de kolonioj, garantiado de kompleta aŭ parta Romana civitaneco kaj militaj aliancoj kun teorie sendependaj ŝtatoj. La sukcesa konkero de Italio havigis al Romio aliron al laborforto senrivala en ajna samtempa ŝtato kaj pavis la vojon al la eventuala Romia dominado de la tuta Mediteranea mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]