Romualdanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romualdanoj
Dinastio
monaĥa ordeno • Benedictine Confederation
Apero 1098 vd
Religio Katolika Latina Eklezio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Sankta Romualdo vd
Branĉo de Ordeno de Sankta Benedikto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monako ĉe la lulilo ordena.

La Romualdanoj (latine: Congregatio Camaldulensis Ordinis Sancti Benedicti, mallongigite: OSBCam) estas romkatolika ordeno monaka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La eremita kongregacio fonditis en 1012 fare de Sankta Romualdo; ili observas la Benediktanan regulon kaj nomiĝas pro tio ankaŭ "blankaj benediktanoj". La alian nomon ili havas laŭ la unua sidejo ordeno en Camaldoli (Campo Maldoli, Kampanio, apud Arezzo). La konfirmo papa faritis en 1072 fare de Aleksandro la 2-a.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Romualdanoj portas longan blankan vestaĵon, skapularion, rondan kapuĉon kaj ŝuojn. La manĝado de viando estis malpermesita. Dum la fastegoj ĉiujaraj multaj ordenanoj sekvis la ekzemplon de la fondinto silentante dum kvar dekoj da tagoj. Kontraŭe al la benediktanoj preferas la Romualdanoj la eremitan vivon, fremdan por multaj disde ekstere, kio malbonis por la evoluo de la ordeno.

Kiam en 1300 la ermitejo Sankta Mikaelo de Murano apud Venecio plialtrangiĝis je vera monakejo, ne malmultaj Romualdanoj (latine: observantes) protestis fondonte novan branĉon kun propra hierarkio. La ordeno ĝenerale neniam estis tre granda. Fama ano estis papo Gregorio la 16-a.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 10. Leipzig 1907, p. 500-501, kio legeblas tie ĉi interrete.