Romulo kaj Remo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Romulo kaj Remo
Reĝo de Romio
0 Lupa Capitolina (2).JPG
Regado ?, 753 a.K.717 a.K.
Naskiĝo 771 a.K.
en Alba Longa
Morto 717 a.K.
en Vexilloid of the Roman Empire.svg Romo
Antaŭulo neniu
Sekvanto Numa Pompilius
Patro Marso
v  d  r
Information icon.svg


Romulo kaj Remo - estis filoj de la dio Marso kaj teranino, vestalino Rhea Silvia, ĝemeloj, kunfondintoj de Romo. Romulo estis la unua Romia reĝo.

Patroflanke ili estis rektaj posteuloj de unu el la plej potencaj dioj kaj patrinflanke posteuloj de Askanio - Iulo, filo de estro de fuĝintoj el Trojo, Eneo, kiu estis filo de la diino Venuso.

Sur la trono de Albalongo tiam estis Numitoro, la pli aĝa filo de la reĝo Prokaso. Sed lia pli juna frato Amulio baldaŭ detronigis kaj elpelis lin. Por sekurigi regadon ankaŭ por siaj posteuloj mortigis ĉiujn Numitorajn filojn kaj lian filinon Rheon Silvion devigis fariĝi sacerdotino de la diino Vesta kaj promesi virgecon. Sed Rhea Silvia tiun ĉi promeson rompis kaj kune kun dio de milito Marso ŝi havis la ĝemelojn Romulon kaj Remon.

Kiam Amulio eksciis pri ilia naskiĝo ĵetigis Rheon Silvion kaj la infanojn en riveron Tibero. Rhea Silvia pro volo de la rivera dio Tibero saviĝis. Ambaŭ knabojn la servistoj metis en korbon, kiun flosigis sur rivernivelon de inundita Tibero kaj raportis al la reĝo plenumon de la tasko. Sed la akvo en la rivero baldaŭ malaltiĝis kaj la korbo kun infanoj troviĝis sur tero. Ilia plorado allogis lupinon, kiu ilin poste forportis en sian kuŝejon sur Palatina monteto. Tie ŝi mamnutris ilin per sia lakto kaj varmigis ilin per sia korpo. Ekvidis ŝin paŝtisto de Amuliaj gregoj Faŭstulo. La infanojn forportis hejmen kaj edukis ilin kun siaj infanoj.

Kreskigitaj junuloj batetadis kun Numatoraj paŝtistoj, estis kaptitaj kaj venigitaj antaŭ Numitoro. Tiu en ili rekonis siajn nepojn kaj konvinkis ilin por venĝo al Amulio. Romulo kaj Remo kun granda aro de siaj amikoj atakis Albalongon, Amulion mortigis kaj regadon redonis al Numitoro.

Poste Romulo kaj Remo decidis fondi sur Palatino novan urbon. Pri nomo de la nova urbo inter ambaŭ fratoj ekestis kverelo kaj poste eĉ bataleto en kiu Romulo Remon mortigis. Laŭ alia versio Remo estis mortigita fare de Romulo pro ofendo, ke li transsaltis muregon, kiun Romulo konstruis. Per tio li onidire volis pruvi, ke la muroj estas malaltaj kaj senutilaj. Koleriĝinta Romo mortigis lin kun vortoj per kiuj li malbenigis ĉiujn estontajn malamikojn de Romo: "Estu pereota ĉiu, kiu transsaltos miajn muregojn!"

La urbo ricevis poste nomon laŭ Romulo kaj tiu fariĝis ĝia unua reĝo. La unuaj komunumanoj estis liaj kolegoj, kiuj kun li paŝtis sur Palatino brutaron.

Ĉar en la urbo ne estis virinoj, romanoj iris en najbarajn vilaĝojn elekti al si edzinojn. Ĉar ili ĉie estis rifuzataj, Romulo aranĝis solenajn ludojn omaĝe al dio Neptuno Konso (konsolalioj), kiujn vizitis multaj gastoj, precipe najbaraj Sabinoj kun siaj edzinoj kaj filinoj. Je signalo romaj viroj ĵetis sin kontraŭ la sabinaj virinoj kaj rabakiris ilin. Ekestis milito. Sed sabinaj virinoj petis siajn patrojn, fratojn kaj siajn novajn edzojn, ke ili paciĝu kaj interligu siajn naciojn. Tiel okazis. Ekestis nova ŝtato, kies ĉefurbo estis Romo.

Malkovro de groto en 2007[redakti | redakti fonton]

Oni anoncis internacie la malkovron de groto, kaverno la 20-an de novembro 2007, kiu servis en la antikvo plej verŝajne al adoro de la urbofondintoj.

La groto situas nun ĉ. 16 m sub la Palatina holmo kaj estas ornamita per marmoroj kaj konkoj. La arĥeologoj esploras la groton per endoskopoj kaj laseroj. Ĝi altas 8m, havas la diametron de ĉ. 7,5 m.

En la antikvaj tekstoj, oni ofte parolas pri groto kiel „Lupercale“. „Lupa“ estas la latina vorto por lupino.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]