Miglieglia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roncascio)
Miglieglia
Blazono de Miglieglia
Blazono de Miglieglia
Blazono de Miglieglia
Preĝejo Sankta Stefano en Miglieglia
Preĝejo Sankta Stefano en Miglieglia
Preĝejo Sankta Stefano en Miglieglia
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Breno
Koordinatoj  46° 1′ 26″ N 8° 51′ 25″ O / 46.02389 °N, 8.85694 °O / 46.02389; 8.85694 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 26″ N 8° 51′ 25″ O / 46.02389 °N, 8.85694 °O / 46.02389; 8.85694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 269
Areo 5,13 km²
Alteco 717 m super marnivelo
Poŝtkodo 6986
Komunumkodo 5200
Mapo de Miglieglia
Mapo de Miglieglia
Mapo de Miglieglia

Miglieglia estas komunumo de la komunumaro Breno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 269 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Miglieglia situas en la tiĉina regiono Malcantone ĉe la piedo de la Monto Lema, proksimume 10 km okcidentsudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Miglieglia la setlejoj Maglio kaj Roncascio, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj. La plej alta punkto de la komunumo estas sur alteco de 1620,6 m s.m. la kulmino de Monto Lema. Sur Monto Lema situas observatorio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,13 km², de kiuj 76,4% estas kovritaj de arbaro, 7,6% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Miglieglia limas en nordo al Alto Malcantone, en oriento al Aranno, en sudo al Novaggio, en okcidento al Dumenza (Provinco Varese, Italio), kaj en nordnordokcidento al Curiglia con Monteviasco (Provinco Varese, Italio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Miglieglia situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Miglieglia pasas konekta vojo de Breno al Curio. Pere de buslinio al Lamone kaj la buslinio de Cademario al Novaggio la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Miglieglia funikularo kondukas al la observatorio sur la kulmino de Monto Lema.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Miglieglia datiĝas el la jaro 1335 kiel Tortolio. La origina vilaĝo Tortoglio estis abandonita en la 16-a jarcento post peŝtoepedemio. Miglieglia mem menciiĝis en la jaro 1214 kiel Mullielia. Pri la origino de la ruinoj de malnova fortigkaĵoj la historiistoj ĝis hodiaŭ malcertas. Kelkaj kredas, ke temas pri restaĵoj de antikva fortikaĵo aliaj opinias, ke temis pri fuĝokastelo, kiu en la jaro 1156 estis detruita de la dukoj de Milano post konkero de la episkopolando Como. Dum malfrua mezeopoko Miglieglia apartenis kune kun la vilaĝoj Iseo, Cimo und Aranno al la Konsilio Santa Maria Giovena. En la jaro 1478 la vilaĝo estis bruligita. En la jaro 1621 Miglieglia fariĝis post disiĝo de Agno aparta paroĥo. La nuntempa preĝejo konsekrita al Sankta Stefano datiĝas el la 17-a jarcento.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]