Neggio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ronchettone (Neggio))
Neggio
Blazono de Neggio
Blazono de Neggio
Blazono de Neggio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Magliasina
Koordinatoj  46° 59′ 17″ N 8° 52′ 51″ O / 46.98806 °N, 8.88083 °O / 46.98806; 8.88083 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 17″ N 8° 52′ 51″ O / 46.98806 °N, 8.88083 °O / 46.98806; 8.88083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 330
Areo 0,91 km²
Alteco 389 m super marnivelo
Poŝtkodo 6991
Komunumkodo 5206
Mapo de Neggio
Mapo de Neggio
Mapo de Neggio

Neggio estas komunumo de la Komunumaro Magliasina kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 330 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Neggio situas en la regiono Malcantone, proksimume 2 kilometrojn okcidente de la Lago de Lugano kaj 13 kilometrojn sudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Magliasino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Neggio kaj la setlejo Ronchettone.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,91 km², de kiuj 55,9% estas kovritaj de arbaro, 11,0% servas por agrikulturo kaj 21,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Neggio limas en nordo al Vernate, en oriento al Agno, en sudoriento al Magliaso, en sudo al Caslano, en okcidento al Pura, kaj en nordokcidento al Curio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Neggio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Neggio pasas kurboriĉa konekta vojo de Vernate al Magliaso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 12 kilometrojn okcidentnordokcidente de la komunumo. Perde de buslinio de Agno al Cademario la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Neggio datiĝas el la jaro 807 kiel Nego. En la 15-a jarcento Neggio estis menciita kiel memstara najbararo. En la jaro 1611 la paroĥo de Neggio disiĝis de tiu de Agno kaj fariĝis aŭtonoma. En la preĝejo Santa Maria dell'Annunciata estas konservitaj freskoj el la 14-a jarcento.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]