Rondodanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rondodanco (germana titolo Reigen) estas teatraĵo de Arthur Schnitzler. La unua prezentado okazis la 23-an de decembro 1920 en Berlino kaj estis unu el la plej grandaj teatroskandaloj de la 20-a jarcento.

La teatraĵo priskribas en dek erotikaj dialogoj la sekskuniĝon (kiu ne estas montrita en la teatraĵo) kaj ĝian ĉirkaŭon de potenco, delogo, sopiro, seniluziiĝo kaj deziro je amo. Ĝi desegnas bildon pri la moralo en la socio de la Fin de siècle kaj trapasas ĉiujn sociajn ŝtupojn de la proletaro ĝis la aristokratio.

Pro ĝiaj seksa temo, la teatraĵo ekigis unu el la plej longajn skandalojn en la germana literaturo[1]. Preter la demando de "bonaj moroj" kaj de cenzuro, ĝi estis uzata kiel batalilo en la antisemitismo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Dek personoj renkontiĝas kiel paroj dialogante dek fojojn kaj ĉiufoje la paro sekskuniĝas.

Schnitzler uzas kiel principon la strukturon de la rondodanco, dum kiu unu figuro tuŝas la manon de nova figuro por la sekva sceno. La aŭtoro priskribas la situacion antaŭ kaj post la koito, la sekskuniĝo ne montriĝas, ĝi estas nur aludata en la teksto per strekoj. Post ĉiu sceno unu partnero interŝanĝiĝas kaj samtempe la socia pozicio altiĝas, de la prostituitino kaj la soldato al la ĉambristino tra la fraŭlo, edzino, edzo kaj dolĉa knabino[2] ĝis la poeto, la aktorino kaj la grafo, kiu fine renkontas la ĉiesulinon kaj tiel fermas la "rondon".

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. (de) Alfred Pfoser, Kristina Pfoser-Schewig kaj Gerhard Renner, , t. 1 : Der Skandal. Analysen und Dokumente, Frankfurt am Main, Fischer Taschenbuch Verlag, kolekto. « Information und Materialen zur Literatur », junio 1993 (1a eld. 1993), 421 p. (ISBN 978-3-596-10894-7)
  2. Dolĉa knabino (süßes Mädel) estis antaŭurba amatino de juna sinjoro el pli alta socia rango loĝanta en la urbocentro de Vieno dum la Fin de siècle.