Root LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Root
Root
Blazono de Root
Blazono de Root
Blazono de Root
Root
Root
Stacidomo de Root, en malantaŭo la monto Pilato
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 6′ 58″ N 8° 23′ 30″ O / 47.11611 °N, 8.39167 °O / 47.11611; 8.39167 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 58″ N 8° 23′ 30″ O / 47.11611 °N, 8.39167 °O / 47.11611; 8.39167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4212
Areo 8,65 km²
Alteco 422 m super marnivelo
Poŝtkodo 6037
Komunumkodo 1065
Mapo de Root
Mapo de Root
Situa mapo de Root
vdr

Root estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4212 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Root situas ĉe la suda flanko de la rivero Reuss. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Lucerno.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,65 km², de kiuj 27,9% estas kovritaj de arbaro, 51,1% servas por agrikulturo, kaj 16,6% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Root limas en nordokcidento al Inwil, en nordoriento al Gisikon, en nordnordoriento al Honau, en orientnordoriento al Risch (ZH), en oriento al Meierskappel, en sudoriento al Udligenswil, en sudo al Dierikon, kaj en okcidento al Buchrain.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Root disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Zugo al Lucerno. La komunumo ankaŭ estas konektita al la loka busreto de Lucerno.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Zugo al Lucerno, kaj ĝi disponas kune kun la najbara komunumo Gisikon propran alveturejon al la svisa aŭtovojo A14, kiu situas 1 km nordoriente de la vilaĝocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Root datiĝas el la jaro 1236 kiel Rota.[2]

Dum mezepoko Root apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al la Habsburgoj. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 Habsburgo perdis sian influon en la regiono al la urbo Lucerno, kio estis en la jaro 1394 provizore kaj 1474 definitive rekonita. Ĉar Root ne partoprenis dum la Kamparana Milito de 1653, la vilaĝo ricevis impostajn privilegiojn. La komunumo multe suferis de la Apartfederacia Milito de 1447 precipe dum la Batalo de Gisikon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]