Roots (televida serio, 1977)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roots
Dosiero:Roots 25th Anniversary Edition.jpg
televida miniserio
Originala titolo Roots
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio, televida serio bazita sur romano
Reĝisoro Marvin Chomsky, John Erman
Aktoroj LeVar Burton • Leslie Uggams • Louis Gossett Jr. • Olivia Cole • Vic Morrow • Lynne Moody
Muziko de Quincy Jones
Amplekso
Epizodoj 8
Daŭro sen reklamoj 588
Elsendo
Elsendita 23 jan. 1977 – 30 jan. 1977
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Radikoj (angle : Roots) estis usona televida mini-serio de 1977, kiu traktis la vivojn de pluraj sinsekvaj generacioj en afro-usonana familio ekde la tagoj de sklaveco ĝis proksimume la jaro 1900.

La serio estis adaptado de la libro de Alex Haley Roots: The Saga of an American Family (Radikoj: La Sagao de usona Familio). La libro, en la formato de geneologia esplorado kiun la verkinto notis, priskribis la originon de la familio de la verkinto kaj la tragediojn kiujn ili travivis, de la komenco de ilia forkapto en sklavecon. La libro estas konsiderita unu el la homarajtaj libroj traktantaj sklavecon. Male al la libro, kiu estis eksponita plejparte al tiuj interesitaj pri la studkampo, la televida serio havis signifan malkovron. La serio havis konsiderindan efikon al la konscio de usona socio pri afro-usonana historio kaj kulturo. Ĝis la elsendo de la serio, multaj en usona socio, inkluzive de la afro-usonana sektoro, vidis tiun sektoron kiel malhava de unika kulturo kaj historio aŭ kiel sektoro dekroĉita de afrika kulturo kiu neniam povis esti absorbita en usonan kulturon. La programo ankaŭ fariĝis studobjekto en centoj da altlernejoj en Usono.

Ricevo[redakti | redakti fonton]

La serio gajnis 9 Premiojn Emmy, el 36 nomumoj, kaj la Premio Ora Globo por Plej bona Drama Serio. La oka kaj lasta epizodo de la serio estas la tria plej spektata laŭ taksado en usona televido ekde tiam. Du kromverkaj serioj estis produktitaj por la serio nomita "Roots: The Next Generation" (1979) kaj "Roots: The Gift" (1988).

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La ĉefrolulo de la serio Genesis estas afrika mandinka militisto nomata Kunta Kinte, kiu naskiĝis en Gambio en 1750. Li estis kidnapita fare de sklavkomercistoj kaj transportita per sklavŝipo al Usono, kie li estis vendita en sklavecon al plantejposedanto en Virginio, kiu nomis lin "Toby". Komence Kunta Kinte provas ribeli kaj eĉ eskapi, sed maljuna sklavo moknomita "Fiddler" (Violonisto) gvidas lin en ĉiutaga vivo kaj instruas al li la anglan. De lia unua kaj kruela posedanto li estas vendita al pli modera posedanto, enamiĝas al sklavino nomita Belle kaj la du havas filinon nomitan Kizzy. Kontraŭleĝe kaj en grandega danĝero de severa korpa puno Kinte/Tobi kaŝe instruas al ŝi legi kaj skribi kun la helpo de afabla parenco de lia majstro. Kiam Kizzy estas dek jaraĝa, ŝi estas kaptita falsante dokumenton por knabo kiun ŝi amas, estas vendita al kruela sklavposedanto, kiu fitraktas kaj seksperfortas ŝin. La rezulto de la seksperforto estas filo kiun Kizzy naskas, nomita Georgo.

En la 1840-aj jaroj, Georgo sukcesas moviĝi al Anglio kiel eksperto-trejnisto pri kokbatalo kaj dank al la mono kiun li enspezis revenas al Usono kiel libera homo. La filo de Georgo, Tom Harvey, specialiĝas kiel forĝisto, kies servoj estas uzitaj fare de la Konfederacia Armeo en la Civita milito en Usono. Post la fino de la milito, membroj de Ku-Kluks-Klano ĉikanas la familion. La serio finiĝas kiam la familio de Tom moviĝas al Tenesio por komenci novan vivon pli liberan.

En la lasta bildo en la serio, verkisto Alex Haley parolas en sia voĉo kaj ligas la filinon de Tom, Cynthia (la pranepino de Kunta Kinte), kun si mem.

Aktoroj - Roluloj[redakti | redakti fonton]

Nombro en krampoj indikas kiom da epizodoj en kiuj aperas la aktoro/rolulo.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

La serio estis pionira en multaj rilatoj kaj granda nombro da studoj kaj libroj estis verkitaj pri ĝi.

  • Adams, Russell L. "An Analysis of the Roots Phenomenon in the Context of American Racial Conservatism." Presence Africaine: Revue Culturelle du Monde Noir/Cultural Review of the Negro World (Paris) 1980.
  • Blayney, Michael Steward. "Roots and the Noble Savage." North Dakota Quarterly (Grand Forks, North Dakota), Winter 1986.
  • Bogle, Donald. "Roots and Roots: The Next Generations." Blacks in American Film and Television: An Encyclopedia. New York: Garland, 1988.
  • Gray, John. Blacks in Film and Television, A Pan-African Bibliography of Films, Filmmakers, and Performers. New York: Greenwood, 1990.
  • Gray, Herman. Watching Race: Television and the Struggle for "Blackness." Minneapolis, Minnesota: University of Minnesota Press, 1995.
  • Haley, Alex. Roots. Garden City, New York: Doubleday, 1976. Journal of Broadcasting (Washington, D.C.) Special issue on Roots. 1978.
  • Kern-Foxworth, Marilyn. "Alex Haley." Dictionary of Literary Biography. Detroit: Gale, 1985. T
  • ucker, Lauren R., and Hemant Shah. "Race and the Transformation of Culture: The Making of the Television Miniseries Roots." Critical Studies in Mass Communication (Annandale, Virginia), December 1992.
  • "Why Roots Hit Home." Time (New York) 14 February 1977.
  • Winship, Michael. Television. New York: Random House, 1988.
  • Woll, David. Ethnic and Racial Images in American Film and Television. New York: Garland, 1987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]