Rorschach (elektodistrikto)
Elektodistrikto Rorschach | |
---|---|
Kantono | Sankt-Galo |
Ĉefloko | Ne estas ĉefloko |
Koordinatoj | 47° 28′ N 9° 29′ O / 47.467 °N, 9.483 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ N 9° 29′ O / 47.467 °N, 9.483 °O (mapo) |
Areo | 50,37 km² |
Loĝantardenseco | 811 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1722 |
La Elektodistrikto Rorschach estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo. Ĝi fondiĝis post surbaze de la nova kantona konstitucio de la 10-a de junio 2001.
La elektodistritko Rorschach konsistas el la malnova distrikto Rorschach sen la komunumo Eggersriet, sed kun la komunumo Thal SG, kiu apertenis al la malnova disktrikto Malsupra Rejnvalo. La elektodistrikto havis 39601 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006 kaj kovras areon de 50,37 km². Ĝis la 31-a de decembro 2009 la loĝantaro kreskis al 40840 personoj.
Geografio
La elektodistrikto Rorschach situas oriente de la urbo kaj elektodistrikto Sankt-Galo kaj norde la Kantono Apencelo Ekstera laŭ longe de la bordo de la Bodenlago. Al ĝi apartenas ankaŭ la svisa flanko de la delto de la Alpa Rejno. Oriente ĝi limas al Aŭstrio kaj la elektodistrikto Rejnvalo, okcidente al la Kantono Turgovio.
Historio
En malfrua mezepoko de la 15-a ĝis 18-a jarcento la distrikto Rorschach estis administra unuo de la Malnova Kamparo de la Princabatejo Sankt-Galo. El ĝi fariĝis dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 distrikto de Kantono Säntis, kiu en la jaro 1803 per la Mediacia Akto estis transformita al distrikto de la tiam fondita Kantono Sankt-Galo. Ĉefloko ĉiam estis Rorschach. Per la nova kantona konstitucio la malnova distrikto en la jaro 2003 estis transformita al la elektodistrikto Rorschach kun kelkaj modifoj de la origina teritorio. La elektodistriktoj novaj ne plu havas administran funkcion, sed servas nur por elektoj kaj statistikaj celoj. Ĉar do ne plu estas administraj distriktinstancoj, Rorschach perdis sian rolon de ĉefloko.
Komunumoj en la elektodistrikto Rorschach
Al la elektodistrikto Rorschach apartenas la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006.
greke Berg SG, 872 loĝantoj
greke Goldach, 8912 loĝantoj
greke Mörschwil, 3396 loĝantoj
greke Rorschach, 8458 loĝantoj
greke Rorschacherberg, 6549 loĝantoj
greke Steinach SG, 3265 loĝantoj
greke Thal SG, 5873 loĝantoj
greke Tübach, 1153 loĝantoj
greke Untereggen, 1023 loĝantoj
Eksteraj ligiloj
|
|