Portland-rozoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rosa × portlandia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Portland-rozo 'Duchess of Portland'

Biologia klasado
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La deveno de Portland-Rozoj, portlanda rozoRosa × portlandia estis longtempe malklara. Hodiaŭ oni scias el DANN-analizo, ke ĝi kreiĝis el interkruciĝo de la gaŭla rozo kaj aŭtunfloranta damaska rozo. Ĉe la portlandaj rozoj estis nove, ke ili floras multfoje ĝis aŭtuno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Per la unu portlanda rozo Margaret Cavendish Bentinck, la dukino de Portlando ('Duchess of Portland'), estis honorita, ĉar ŝi laŭ onidiroj trovis ĝin en Paestum kaj portis ĝin de Italio al Anglio.

En la 19a jarcento la portlanda rozo estis tre ŝatata, ĝis ĝi estis anstataŭata de burbona rozo kaj Remontant-rozo. En 1884 en la Kew ĝardeno 84 kultivaroj estis kultivataj. Hodiaŭ ankoraŭ nur dekduon da kultivaroj estas sur merkato. Kolektantoj de malnovaj rozoj ŝatas la ecojn de la portlanda rozo: kompakta kresko ĝi alteco de 1 metro, tre frostrezista, bonega odoro, florado ĝis aŭtuno en roseaj kaj ruĝaj koloroj. Ĝi taŭgas ankaŭ kiel trunketo por malgrandaj ĝardenoj. La floroj ĉiam sidas kaŝitaj kaj pluope sur firmaj, mallongaj petioloj super la lasta folio. Ili apenaŭ ricevas malsanojn.

Ŝatataj kultivaroj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 'Arthur de Sansal', 1858, karmenruĝa, forte odoranta
  • 'Comte de Chambord', 1860 rosea, tre forte odoranta
  • 'Jacques Cartier', 1868, rosea, tre forte odoranta
  • 'Mme Boll', 1850, rosea, forte odoranta
  • 'Mme Knorr', 1855, rosea, forte odoranta
  • 'Portlandrose', sinonimo 'Duchess of Portland' aŭ 'Paestana', ĉ. 1775 ?, helruĝa, odoranta, flavaj filamentoj
  • 'Rose du Roi', 1816, karmenruĝa, forte odoranta
  • 'Rose de Resht', antaŭ 1880, purpura; ofte rigardata kiel damaska rozo

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Schultheis: Rosen: die besten Arten und Sorten für den Garten, Stuttgart: Ulmer 1996, ISBN 3-8001-6601-1, paĝo 122
  • David Austin: Englische Rosen - Tradition und Schönheit. Dumont, Köln 1994, ISBN 3-7701-3267-X, paĝo 15

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]