Rosa fedtschenkoana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rosa fedtschenkoana

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: R. fedtschenkoana
Rosa fedtschenkoana
REGEL
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rosa fedtschenkoana au esperante feĝenka rozo estas plantspecio el la genro rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Ĝi venas el Mezazio. Por kelkaj botanikisto ĝi estas subspecio de Rosa beggeriana.

Rosa fedtschenkoana ricevis la nomon de Olga Alexandrowna Fedtschenko, kiu trovis la rozon en Turkestano kaj kunportis ĝin al Sankt-Peterburgo. La germana botanikisto Eduard August von Regel priskribis la rozon en 1878 kaj donis al ĝi la nomon de ĝia malkovrinto. DNA-testoj montris, ke la damaksa rozo, same kiel Remontant-rozo kaj muska rozo devenas de Rosa fedtschenkoana. Per tio estas klare, de kie la Remontant-geno de la okcidentaj rozoj venis.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rosa fedtschenkoana formas arbuston, kiu disvastiĝas pere de solonoj kaj per tio povas fariĝi ĝis 6 metroj larĝa kaj atingi alton de ĝis 2,5 metroj. La junaj branĉoj estas blankecaj post ekĝermo kaj estas dense kovrataj de karmenruĝaj, longaj pikaĵoj. La folioj estas grize verdaj, ne pare plumaj kaj kun 1 ĝis 4,5 cm longa folitigo.

La planto floras ekde la frua somero ĝis aŭtuno. Ĝi havas duseksajn radiosimetriajn, kvinnombrajn, blankajn, malagrable odorantajn florojn, kiuj havas diametron de 2 ĝis 4 cm. La floraj staras unuope aŭ en malgrandaj grupoj de du ĝis tri. La rozfruktoj estas pirformaj kaj brile ruĝaj kaj havas diametron de 1,5 ĝis 2 centrimetrojn.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Rosa fedtschenkoana troviĝas en Mezazio de Kazaĥio ĝis Ĉinio ( Ŝinĝango. En Ŝinĝango ĝi kreskas en altecoj ĝis 2700 metroj.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas frostrezista ĝis –35 °C (USDA-zono 4). La rozfruktoj enhavas ĝis 6,6 % da askorbata acido (vitamino C) en la seksubstanco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Charles Quest-Ritson, Brigid Quest-Ritson: Rosen: die große Enzyklopädie The Royal Horticultural Society, Übersetzung durch Susanne Bonn; Dorling Kindersley, Starnberg 2004, S. 147, ISBN 3-8310-0590-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]