Velura rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rosa sherardii)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
velura rozo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Rosoideae
Genro: Rozo Rosa
Specio: Rosa sherardii
Rosa sherardii
DAVIES
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La velura rozo (Rosa sherardii), aŭ ŝerarfa rozo estas plantspecio el la genro Rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La velurrozo kreskas kiel multe disbranĉita, mallongbranĉa arbusto, kiu atingas kreskoalton de 2 metrojn. La ŝelo de la junaj branĉoj estas prujnkovrata. La pikiloj estas rektaj aŭ kurbaj.

La alterne sidantaj folioj havas petiolojn. la foliplato estas nepare plumakun malofte tri, plej ofte kvin ĝis sep folietojn. La folispindelo estas pelte hara. La folietoj estas eliptaj ĝis larĝe ovformaj, duoble dentaj, malbrile verdaj kaj ambaŭflanke dense harah kaj je la malsupra surfaco glandaj.

La flroj staras kun en duflanka cumo. La duseksaj floroj havas diametron de 3 ĝis 5 cm. Ili estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duoblan involukron. La kvin sepaloj estas apenaŭ plumaj, dense glandaj kaj ili restis ĝis la matureco de la frukto. La kvin petalo estas vigle roseaj kun hela mezo. La pistilo estas mallonga kaj libera. La stigmoj estas blankaj kaj lane haraj.

La planto floras de junio ĝis julio.

La maturaj ruĝaj rozfruktoj estas ov- ĝis globformaj, 1,2 ĝis 2 cm dikaj kaj glandaj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La velurrozo hejmiĝas en Eŭropo (krom en la Apenina duoninsulo). Ekzistas kreskejoj en Germanio, Svisio, Britio, Irlando, Danio, Svedio, Suomio, Rusio, Polio, Ĉeĥio, Balkanio, Hispanio kaj Francio.[1]

La rozo ŝatas bazajn grundojn. Ĝi kreskas sur sekaj rokdeklivoj, arbarrande, en veprejoj, apud stratoj kaj vojo kaj sur nesablaj dunoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskribo de Rosa sherardii okazis fare de Hugh Davies. sinonimo por Rosa sherardii DAVIES estas : Rosa omissa DÉSÉGL., Rosa pomifera subsp. omissa PARMENTIER, Rosa tomentosa subsp. omissa (DÉSÉGL.) ROUY, Rosa tomentosa subsp. sherardii (DAVIES) A.PEDERSEN.

Rosa sherardii apartenas al la subsekcio Vestitae [1]) el la sekcio Caninae en la subgenro Rosa. Proksime parencaj estas mola rozo (Rosa mollis) kaj vila rozo (Rosa villosa).[2]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Datenblatt Filzrosen mit Sherard Rose Rosa sherardii bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben) von Thomas Meyer.
  2. Alexandra Kellner, Christiane M. Ritz, Volker Wissemann: Low genetic and morphological differentiation in the European species complex of Rosa sherardii, R. mollis and R. villosa (Rosa section Caninae subsection Vestitae). In: Botanical Journal of the Linnean Society, Volume 174, 2014, S. 240–256. Volltext-online.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]