Rosariaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Rosariaĵo (hispane Rosariazo) estis serio de protestaj movadoj, inkluzive de manifestacioj kaj strikoj en la urbo Rosario, Santa Fe, Argentino, inter la monatoj de majo kaj septembro 1969 kontraŭ la diktaturo de Juan Carlos Onganía.

Ĝi okazis en klimato de ĝeneraligita streĉiĝo kontraŭ la milita registaro, kiel la kulmino de eskalado ekiĝinta kelkajn tagojn antaŭe, la 13-an de majo en la provinco Tucumán, kie la laboristoj de la sukerfabriko Amalia prenis la instalaĵojn kiel protesto kontraŭ la nepago de iliaj salajroj. La sekvan tagon manifestacioj en la urbo Kordobo prenis la straton kontraŭ la forigo de la dimanĉa ripozo (angla sabato, valida ekde la 1920-aj jaroj). Ĉirkaŭ 3500 laboristoj kunvenintaj en asembleo por fiksi la pozicion de ilia sindikato alfrontis la policon, kiu rezultigis totalon de 11 vunditoj kaj 26 arestitoj. Fine, en la provinco Corrientes, la studentoj universitataj protestis kontraŭ la anonco de kresko de la 500% de la prezoj de la kantino universitata; la polico subpremis la marŝon kontraŭ la gvidanto Carlos Walker, mortigante studenton de Corrientes Juan José Cabral. La studentoj de Rosario protestis kontraŭ ĉi tiuj aranĝoj, gvidante la militistan registaron deklari la areon en kriz-okazo kaj ordonis la altrudon de militista jurisdikcio.