Rosatom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosatom
Atomagentur1.jpg
negoco
Dum 2007 –
Antaŭulo Federal Agency on Atomic Energy
Tipo ŝtata korporacio neprofitcela organizaĵo
Fondodato 2007
Sidejo Moskvo, Rusio
Lando Rusio
Estr(ar)o Sergey Kiriyenko
Retejo Oficiala retejo
Jura formo state corporation (Russia)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rosatom Ŝtata Atomenergia Korporacio (en rusa: Росатом; IPA: [rɐsˈatəm]) estas ŝtata korporacio (ne-profita organizaĵo) en Rusio, establita en 2007, nome la regula korpuso de la Rusia nuklea komplekso. Ĝi havas sidejon en Moskvo. Rosatom regas ciujn nukleajn aferojn de la Rusia Federacio, kaj civile kaj milite, totale super 360 negocoj kaj esplorunuoj, inklude ĉiujn Rusiajn nukleajn glacirompilojn. Ĉe la komerca agado kiu direktas sin al nuklea energio kaj al nuklefuelaj ciklinstalaĵoj, ĝi funkcias kiel registara agentejo, ĉefe en la kampo de nacia sekureco (nuklea dekonvinko), nuklea kaj radiada sekureco, baza kaj aplikita sciencoj. Krome, ĝi havas la aŭtoritatecon por plenumi je la konto de la Rusia Federacio la internaciajn interkonsentojn entreprenitajn de la ŝtato rilate al la porpaca uzado de atoma energio kaj ne-prolifero.

Rosatom tenas la duan lokon en la mondo laŭ terminoj de posedo de kuŝejoj el uranio, kaj kvaran laŭ terminoj de produktado de atomenergio; ĝi produktas 40% el la riĉigita uranio el la tuta mondo kaj 17% el la nuklea fuelo el la tuta mondo. Rosatom estas la nura vendisto en la mondo kapabla proponi la tutan gamon de produktoj kaj servoj de la atomindustrio, starte el specializitaj materialoj kaj ekipaĵaro kaj la tutan vojon al finigitaj produktoj kiaj atomaj centraloj aŭ atomenergiaj glacirompiloj.[1]

La Rusa registaro havas tri ĉefajn celojn por Rosatom: sekurigi eltenablan disvolvigon de la komplekso por nukleaj armiloj; pliigi la nuklean kontribuon en la generado de elektro (al 25%-30% ĉirkaŭ 2030) kun konstanta sekureca plibonigo; kaj plifortigi la landan pozicion en la tutmonda merkato de nuklea teknologio, etendante tradiciajn merkatojn kaj akirante novajn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Benchmarking the global nuclear industry 2012 Heading for a fast recovery" (PDF). E&Y. 2012-10-11. [1][rompita ligilo] Alirita en 2014-10-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]