Roselyn Sánchez

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Roselyn Sánchez (2-an de aprilo 1973 en San Juan, Porto-Riko) estas porto-rika aktorino kaj kantistino, fotomodelo, kiu estas konata ankaŭ sub la nomoj Rosalyn Sanchez, Pipo kaj Ros.

Biografio

Roselyn Sánchez studis marketigon en la Universitato de Porto-Riko, sed rompis la studadon kaj turnus sin al aktorado. Ŝi aperis en 1992 en la usona filmo Captain Ron kun Kurt Russell kaj poste translokiĝis al Novjorko por lereni dancadon, aktoradon, kantadon.

Spite al ŝia translokiĝo, ŝi estis elektita en 1993 kaj 1994 al Miss Petite Puerto Rico kaj Miss Petite America.

Ekde 2001, ŝi ludis flankajn rolojn en kinofilmoj kun Jackie Chan, Chris Tucker, Cuba Gooding Jr., John Travolta, Samuel L. Jackson, Justin Timberlake, Kevin Spacey kaj Morgan Freeman. Ekde 2005, ŝi ludis paralele en la serioj Kojak kaj Without a Trace.

Ŝi geedziĝis en 1998kun aktoro Gary Stretch, ili divorcis en 2001. Ŝi geedziĝis en 2008 kun aktoro Eric Winter, post dujara amrilato.

Filmaro (elekto)

  • 1992: Captain Ron
  • 1999: Held up
  • 2001: Rush Hour 2
  • 2002: Boat Trip
  • 2002: Nightstalker
  • 2003: Chasing Papi
  • 2003: Dragnet
  • 2003: Basic
  • 2004: Underclassman
  • 2005: Shooting Gallery
  • 2005: Edison
  • 2005: Kojak
  • 2005: State Property 2
  • 2005–2009: Without a Trace
  • 2006: Yellow
  • 2007: The Game Plan
  • 2008: The Perfect Sleep