Rosetta (kosmosondilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La sondilo Rosetta proksime de la kometo Ĉurjumov-Gerasimenko (arta bildo)

Rosetta estas kosmosondilo kreita kaj sendita kadre de spaca misio de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kies ĉefa celo estas kolekti datumojn pri la kerno de la kometo 67P/Ĉurjumov-Gerasimenko kaj ĝia konduto dum proksimiĝo al la Suno. La sondilo, kun 3-tuna maso je lanĉado, enorbitiĝis ĉirkaŭ la kometo kaj, post plurmonata observado, sendis Philae, etan 100-kilograman surteriĝilon, kiu surteriĝis sur ĝian surfacon por analizi surloke la strukturon kaj konsiston de ĝia grundo. Rosetta estas grava projekto de ESA, kiu investis por ĝi pli ol miliardon da eŭroj. La eŭropa scienca komitato decidis pri ĝia konstruo en 1993, post forlaso de projekto komuna kun NASA, kun la celo plibonigi niajn konojn pri la formiĝo de la sunsistemo, kies atestantoj estas kometoj.

Rosetta estas la sesa kosmosondilo, kiu observas proksime kometon, sed ĝi estas la unua, kiu enorbitiĝis ĉirkaŭ ĝi, kaj kiu sendis surteriĝilon sur ĝian kernon. La misio estas teknika defio laŭ pluraj vidpunktoj. La distanco inter la Tero kaj la kometo postulas de la sondilo memstarecon dum la gravaj fazoj. La surteriĝilo devas sukcesi surteriĝi sur kometan kernon, kies konsisto kaj konduto estas nekonataj. Krome, ĝi devas transvivi, laŭ varmeca kaj energia vidpunkto, la grandajn variojn de la sunlumo kaŭzatajn de la trajektorio.

Post unujara prokrasto pro misfunkcio de la lanĉo-veturilo, kiu devigis rezigni pri la unua celo, la kometo 46P/Wirtanen, Rosetta estis lanĉita de raketo Ariane 5 G+ la 2-an de marto 2004 el la gviana kosmodromo Kourou. Por atingi saman orbiton, kiel la kometo, la sondilo uzis kvarfoje gravitan helpon de la Tero kaj Marso. Dum sia vojaĝo, la kosmosondilo superflugis la asteroidojn Šteins en 2008 kaj Luteco la 10-an de julio 2010, kies esplorado estis kromcelo cela misio. Rosetta estis tiam dormigita por 31 monatoj, por malgrandigi konsumadon de energio dum la sekcio de la trajektorio plej malproksima al la Suno. Ĝi estis reaktivigita en januaro de 2014, kaj komencis aron da manovroj por meti sin en la orbiton de la kometo, malpli ol 100 km de ĝi. La 6-an de aŭgusto 2014, la sondilo komencis la manovrojn por meti ĝin al la fina orbito ĉirkaŭ Ĉurjumov-Gerasimenko. La 12-an de novembro, pli ol dek jarojn post la lanĉo, Philae surteriĝis sur la grundon de la kometo por studi ĝiajn ecojn surloke. La ĉefŝipo devas daŭrigi esploradon de Ĉurjumov-Gerasimenko dum ĝis vojo ĉirkaŭ la suno ĝis la fino de la misio, planita por decembro de 2015.

Fino de la misio[redakti | redakti fonton]

Je la 30-a de septembro 2016, je la horo 12:38, Rosetta kontrolite kraŝis sur la kometo 67P/Ĉurjumov-Gerasimenko. Je 13:20 (Mezeŭropa tempo), la konfirmo envenis ke Rosetta kraŝis. Tiun malakcelon kaŭzis la daŭro de 40 minutoj antaŭ ol la datenoj atingas la Teron. La sondilo estis, akorde kun internaciaj interkonsentoj, aŭtomate elŝaltita tuj antaŭ la kraŝo por preventi ke la ĝi ekfuncius kiel ĵamstacio en la sunsistemo kaj ĝenus aliajn observojn. La kraŝo signifas la finon de la sukcesplena misio de Rosetta.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]