Rosijskaja gazeta
Rosijskaja gazeta | |
![]() | |
Speco | ĉiutaga |
---|---|
Formato | A2 |
| |
Establodato | 11-a de novembro 1990 |
Politiko | vidu tekste |
Lingvo | rusa |
| |
Retejo | rg.ru |
Rosijskaja gazeta (ruse Российская газета, laŭvorte "Rusia Gazeto") estas ĉiutaga ruslingva registara gazeto kiu eldonas la oficialajn dekretojn, deklarojn kaj dokumentojn de la ŝtataj organoj de la registaro de Rusio. Tio inkluzivas la publikigon de lastatempe aprobitaj leĝoj, prezidantaj dekretoj (ukazoj) kaj registaraj ordonoj. Ĝi estis fondita per dekreto de la Supera Soveto de la RSFSR kaj ĝia unua eldono aperis la 11-an de novembro 1990.