Saltu al enhavo

Roskilde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por festivalo rigardu la paĝon Roskilde-festivalo.
Roskilde
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Danio
Regiono Sjælland
Poŝtkodo 4000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 354  (2025) [+]
Geografio
Geografia situo 55° 39′ N, 12° 5′ O (mapo)55.64166666666712.080833333333Koordinatoj: 55° 39′ N, 12° 5′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Roskilde (Sjælland)
Roskilde (Sjælland)
DEC
Situo de Roskilde
Roskilde (Danio)
Roskilde (Danio)
DEC
Situo de Roskilde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roskilde [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Roskilde estas urbo en Danio, regiono Sjælland, kiu situas ĉirkaŭ 30 km okcidente de ĉefurbo Kopenhago. Ĝi havas 45 824 loĝantojn (2008) kaj areon de 80,74 km².

Ĝiaj koordinatoj estas 55,64° N / 12,09° E. Ĝi situas marnivele ĉe Roskilde-fjordo, kiu pli norde ligiĝas kun la mara golfo Kategato.

Roskilde estis fondita en 998. Ĝis la reformacio en 1536 ĝi estis sidejo de la episkopoj de Zelando, ĝis la 14-a jarcento ĝi estis rezidejo de la reĝoj de Danio.

En 1658 oni kontraktis la Pacon de Roskilde, per kiu finiĝis la milito inter Danio-Norvegio unuflanke kaj Svedio aliflanke.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La gotika katedralo de Roskilde de 1995 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĝia konstruado komenciĝis en la 11-a jarcento. En la katedralo estas la tomboj de 39 danaj gereĝoj.

En la urbo troviĝas muzeo de vikingaj ŝipoj, kies restaĵoj estis trovitaj subakve kaj restaŭritaj.

De 1971 okazas la ĉiujara muzika Festivalo de Roskilde. Ĝi daŭras tri tagojn kaj okazas ĉirkaŭ la ŝanĝo de junio al julio. Ekde 2007 la Dana Esperantista Junulara Organizo okazigas "laborfeston" dum la festivalo – tio estas senkosta Esperanto-renkontiĝo, ĉe kiu la partoprenantoj kunlaboras en la organizado de la festivalo (ĉe budo, ĉe kiuj festivalanoj redonas siajn trinkujojn kontraŭ mono).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]