Rosl Schwaiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosl Schwaiger
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1918 (1918-09-05)
en Saalfelden
Morto 19-an de aprilo 1970 (1970-04-19) (51-jaraĝa)
en Munkeno
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato Mozarta de Salcburgo
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Rosa SCHWAIGER (naskiĝinta la 5-an de septembro 1918 en Maria Alm, mortinta la 19-an de aprilo 1970 en Munkeno) estis aŭstra opera kantistino (soprano).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la unua trejniĝo fare de la patro (orgenisto) ŝi studis ĉe Mozarteum-konservatorio en Salcburgo. En 1940 ŝi apartenas al la artistaro de Salcburgia landa teatro; tie ĉi ŝi unuafoje furoris per la rolo de la Reĝino de la nokto en la opero Die Zauberflöte. Sekvis dungoj ĉe Popola Operejo de Vieno, ĉe Teatro Bazelo, en Bregenz kaj ĉe Viena Ŝtata Operejo.

En 1952 intendanto Rudolf Hartmann venigis ŝin kiel unuan koloraturan sopraninon ĉe Bavara Ŝtata Operejo Munkenon kaj ĉe Staatstheater am Gärtnerplatz. En ambaŭ kulturejoj ŝiaj partneroj estis i.a. Harry Friedauer, Marianne Schech, Erika Köth, Martha Kunig-Rinach kaj Sari Barabas. Neforgeseblas por la munkena spektintaro du roloj: de Papagena en la leganda Zauberflöte-surscenejigo de 1956 sub la gvido de Hans Knappertsbusch ĉe Prinzregenten-teatrejo kaj de Adina en la Donizetti-opero L'elisir d'amore. Ĉe la lasta opero aperis ankaŭ Benno Kusche (1957, Theater am Gärtnerplatz).

Dum Festivalo de Salcburgo ŝi kantis subretajn-rolojn: en 1945 de Blonde ĉe Die Entführung aus dem Serail de Mozart); en 1946 de Barbarina ĉe La geedziĝo de Figaro kaj de Sophie ĉe Der Rosenkavalier. Dum la 1950-aj jaroj ŝi tre popularis dum la festivaloj salcburgaj.

De tempo al tempo ŝi ankaŭ gastis ĉe operetoj. En 1952 ŝi transprenis la inan ĉefrolon ĉe The Geisha de Sidney Jones (gvidis la produktadon Franz Marszalek por Westdeutscher Rundfunk. Poste ŝi nomumitis bavara ĉambra kantistino kaj kantis en 1966 la rolon de Maria ĉe la premiero de Salzburger Passion de Cesar Bresgen en Salcburgo.

En 1954 ŝi entreprenis tre sukcesan turneon tra Norda Ameriko. Tri jarojn poste ŝi ne malsukcesis dum Glyndebourne Festival Opera (roloj de Blondchen/Entführung, Papagena/Zauberflöte, Najade/Ariadne auf Naxos) Du jarojn antaŭmorte ŝi ankoraŭ kantis en Greklando kaj Turkio. Mortinte je leŭkemio ŝi entombigitis en Maria Alm.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Hochzeit des Figaro
  • Tiefland
  • Der Rosenkavalier
  • Die Zauberflöte Label: Deutsche Grammophon
  • Bach Label: Philips
  • Der Bettelstudent Label: Archipel-Walhall

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K.J. Kutsch, L. Riemens: Großes Sängerlexikon. Zweiter Band: M–Z. Stuttgart 1987, p. 2694

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]