Rosneft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosneft
ПАО «НК «Роснефть»
Rosneft logo.svg
Moscow, Sofiyskaya Embankment 26.jpg
Jura formo open joint-stock company
Fondita en 1992
Sidejo Rosneft headquarter
Estr(ar)o Igor Seĉin
Dungitoj 334600 (stato: 31-a de decembro 2019)
Agokampo nafto
ISIN-kodo RU000A0J2Q06
Posedata de Registaro de la Rusia Federacio [#]
filiaj kompanioj Yuganskneftegaz • Rosneft Deutschland [#]
TTT Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rosneft Naftentrepreno (ruse Росне́фть, Rosnéft, IPA: [ˌrosˈnʲeftʲ] stiligita kiel ROSNEFT) estas rusa integrita energikompanio kun sidejo en Moskvo. Rosneft specialiĝas en la esplorado, elfosado, produktado, rafinado, transportado, kaj vendado de petrolo, natura gaso, kaj aliaj produktoj el nafto. La kompanio estas kontrolita de la Rusia Registaro tra la holdingo Rosneftegaz. Ties nomo estas vortokunfando de la rusaj vortoj Rossiyskaya neft (ruse Российская нефть).[1][2]

Rosneft estis fondita en 1993 kiel ŝtata entrepreno kaj poste integrita en 1995, akirante nombrajn ŝtat-kontrolitajn havaĵojn de gaso kaj nafto. Rosneft iĝis la ĉefa naftentrepreno de Rusio post aĉeti la havaĵojn de iama naftentrepreno Yukos per ŝtat-regata aŭkcio. Post akiri PAO TNK-BP (Tjumenskaja Neftjanaja Kompanija) en 2013, poste unu el la plej grandaj naftokompanioj de Rusio, Rosneft iĝis la plej grandaj publikkomercaj naftokompanioj.[2][3]

Rosneft estas la tria plej granda kompanio de Rusio kaj la dua plej granda ŝtat-kontrolata kompanio (post Gazprom) en Rusio en terminoj de enspezoj (4 134 mil milionoj da rusaj rubloj).[4] Internacie, ĝi estas unu el la plej grandaj naftentreprenoj, range la 24a en terminoj de enspezoj. En la informo Forbes 2020, Rosneft estis rangigita kiel la 53a plej granda publika kompanio en la mondo.[5] La kompanio funkcias en pli ol dudek landoj tra la tuta mondo.[1][2]

Igor Seĉin estas ĝia Plenumdirektoro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rosneft at a glance (angle). Rosneft. Alirita 2a de Marto 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 History of Rosneft (angle). Rosneft. Alirita 2a de Marto 2018.
  3. "РБК узнал о задержании замначальника таможни Дагестана", Vedomosti, 2a de Marto 2018. (ruse)
  4. Эксперт 400 - рейтинг крупнейших российских компаний (ruse). Expert. Arkivita el la originalo je 4a de Julio 2018. Alirita 2a de Marto 2018. Arkivigite je 2018-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Forbes Global 2000. Alirita 31a de Oktobro 2020.