El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosoŝ, ukraine Росош, hungare Kopár estas ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Svaljava, en municipo de Dusino.
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Svaljava en Transkarpatio
En 1910 vivis en Kopár 735 loĝantoj, (681 rutenoj, 46 germanoj, 8 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kopár apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Szolyva, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Rosoŝ/Kopár. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.