Christina Rossetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rossetti, Christina)
Christina Rossetti
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1830 (1830-12-05)
en Londono
Morto 29-an de decembro 1894 (1894-12-29) (64-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Tombejo Highgate vd
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Subskribo Christina Rossetti
Familio
Patro Gabriele Rossetti vd
Patrino Frances Polidori vd
Gefratoj Maria Francesca Rossetti • Dante Gabriel Rossetti • William Michael Rossetti vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • himnoverkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Christina Rossetti, de ŝia frato Dante Gabriel Rossetti

Christina ROSSETTI (la 5-an de decembro 1830 - la 29-an de decembro 1894) estis angla poetino.

Ŝiaj gepatroj estis la itala klerulo Gabriel Pasquale Giuseppe Rossetti, kiu pro politikaj kialoj elmigris de Italio al Britio, kaj Frances Polidori, fratino de John William Polidori, la kuracisto de Byron. Ŝiaj fratoj estis la poeto kaj pentristo Dante Gabriel Rossetti kaj la ŝtatoficisto (ĉe la ministrejo de impostoj) kaj art-kritikisto William Michael Rossetti.

Ŝi naskiĝis en London kaj estis hejme edukata de ŝia patrino. Pro mensa malsano de la patro, la familio suferis pro financaj problemoj dum la 1840-a jardeko. Tiutempe Christina kaj ŝiaj patrino kaj fratino estis altirata en la angliko-katolikan movadon de la Eklezio de Anglio kaj la religio grave influis ŝian vivon kaj verkojn. En malfrua adolekso ŝi fianĉiniĝis kun la pentristo James Collinson, ano (kiel ŝia frato Dante Gabriel Rossetti) de La Antaŭ-Rafaelida Frataro (Pre-Raphaelite Brotherhood), nova art-movado: tamen ŝi finis la fianĉigon kiam Collinson re-eniris la romkatolikan eklezion. Poste ŝi enamiĝis al la lingvistiko Charles Bagot Cayley sed rifuzis edzigi lin pro lia agnostikismo. Ilia amo daŭris ĝis lia morto en 1883, kaj inspiris kelkajn el ŝiaj poemoj.

Christina Rossetti verkis poemojn ekde sia juneco. Ŝia unua poemaro (Goblin Market [Kobolda Bazaro] kaj aliaj poemoj, aperanta en 1862 kiam ŝi havis 31 jarojn, allogis grandajn laŭdojn de la kritikistoj. La antaŭan jaron mortis la poetino Elizabeth Barrett Browning, kaj homoj komencis diri ke Christina Rossetti estis la sekvanto de Elizabeth Browning kiel "poetina laŭreato". Goblin Market mem estas inter ŝiaj plej konataj poemoj: sur la surfaco, ĝi estas verko por junaj infanoj, tamen fakte ĝi estas tre malsimpla, legebla je multaj niveloj. Kritikistoj interpretas ĝin kiel, ekz., alegorio pri savo kaj damno; komentario pri la roloj de virinoj kaj viroj; kaj verko kiu traktas la erotikajn dezirojn.

Post ŝia morto, unu poemo, Dum la malmilda mezvintro, iĝis tre konata karolo, kun du tre ŝatataj muzikaj versioj, unu komponata de Gustav Holst kaj la alia de Harold Darke.

Ŝi verkis multajn poemojn, ofte komikajn, por infanoj. Tamen la plejparto de ŝiaj verkoj traktas la amon kaj la religian. Ŝi kaj la dek-sep-jarcenta George Herbert estas du el la plej gravaj anglaj religiaj poetoj. Multaj poemoj de Christina Rossetti similas en tonoj al tiuj de George Herbert. Multaj plenas de melankolio. Ofte ŝi uzis eksperimentajn kaj novajn metrajn formojn.

En ŝia vivo ŝi kontraŭis la militon, la sklavecon, la vivisekcion kaj la kruelecon kontraŭ la bestoj, kaj la ekspluaton de junaj knabinoj en prostituo.

Ŝi suferis de kancero kaj la Graves-malsano. La kancero mortigis ŝin la 29-an de decembro 1894.

Dum ŝia vivo ŝi estis unu el la plej legataj verkistoj de la epoko, sed ŝia reputacio malpligrandiĝis post 1900. Parte pro la klopodoj de feministaj kritikistoj, ŝi nun estas denove alte taksata.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Goblin Market kaj aliaj Poemoj (1862)
  • La Progreso de la Princo kaj aliaj Poemoj (1866)
  • Commonplace [Ordinaraj Aĵoj] (1870)
  • Sing-Song: Libro de Rimoj por Infanoj (1872, 1893)[1]
  • A Pageant [Spektaklo] kaj aliaj Poemoj (1881)
  • Versoj (1893)
  • Novaj Poemoj (1895)
  • Uphill [Supren] (1887)


The Milking-Maid (La Melka Servistino)

The year stood at its equinox,
And bluff the North was blowing.
A bleat of lambs came from the flocks,
Green hardy things were growing.
I met a maid with shining locks,
Where milky kine were lowing.

She wore a kerchief on her neck,
Her bare arm showed its dimple.
Her apron spread without a speck,
Her air was frank and simple.

She milked into a wooden pail,
And sang a country ditty -
An innocent fond lovers' tale,
That was not wise nor witty.

She kept in time without a beat,
As true as church-bell ringers,
Unless she tapped time with her feet,
Or squeezed it with her fingers.

I stood a minute out of sight,
Stood silent for a minute,
To eye the pail, and creamy white
The frothing milk within it.

To eye the comely milking maid,
Herself so fresh and creamy.
“Good day to you!” at last I said,
She turned her head to see me.
“Good day!” she said with lifted head,
Her eyes looked soft and dreamy.

And all the while she milked and milked
The grave cow heavy-laden.
I've seen grand ladies, plumed and silked,
But not a sweeter maiden.

But not a sweeter fresher maid
Than this in homely cotton,
Whose pleasant face and silky braid
I have not yet forgotten.

Perhaps my rose is overblown,
Not rosy or too rosy.
Perhaps in farmhouse of her own
Some husband keeps her cosy.
Where I should show a face unknown? -
Good bye, my wayside posy!

(El la poemo "The Milking-Maid" ("La Melka Servistino") de Christina Georgina Rossetti)[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Gallery of English and American Women Famous in Song (1875), J.M. Stoddart & Company, p. 205.