Rosijskaja gazeta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rossiyskaya Gazeta)
Rosijskaja gazeta

emblemo

periodaĵo • retejogazeto • oficiala gazeto
Speco ĉiutaga
Formato A2

Establodato 11-a de novembro 1990
Politiko/
Ideologio

vidu tekste

Posedata de Registaro de la Rusia Federacio vd

Retejo rg.ru
vdr

Rosijskaja gazeta (ruse Российская газета, laŭvorte "Rusia Gazeto") estas ĉiutaga ruslingva registara gazeto kiu eldonas la oficialajn dekretojn, deklarojn kaj dokumentojn de la ŝtataj organoj de la registaro de Rusio. Tio inkluzivas la publikigon de lastatempe aprobitaj leĝoj, prezidantaj dekretoj (ukazoj) kaj registaraj ordonoj. Ĝi estis fondita per dekreto de la Supera Soveto de la RSFSR kaj ĝia unua eldono aperis la 11-an de novembro 1990.