Rosso Fiorentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rosso Fiorentino
Houghton Typ 525 68.864 - Vasari, Le vite - Il Rosso.jpg
Naskiĝo 8-an de marto 1495 (1495-03-08)
en Florenco, Italio
Morto 18-an de novembro 1540 (1540-11-18) (45-jara)
en Parizo
Sukcesis kiel pentristo
v  d  r
Information icon.svg

Giovanni Battista di Jacopo (naskiĝis la 8-an de marto 1495 en Florenco kaj mortis la 14-an de novembro 1540 en Parizo), konata kiel Rosso Fiorentino (signifanta "ruĝa Florencano" en la itala) aŭ Il Rosso, estis itala pentristo, en oleo kaj fresko. Li apartenis al la Skolo de Florenco kaj estis gravulo de la frua manierismo en Florenco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pala dello spedalingo de Rosso Fiorentino (1518) 172x 141,5 cm, Uffizi, Florenco.
Rosso Fiorentino. Dekrucigo. 1521. Oleo sur ligno. 375 × 196 cm. Pinacoteca Comunale di Volterra, Italio.

Naskiĝinta en Florenco kun la ruĝaj haroj kiu donis lin lian kromnomon, Rosso estis unue formita en la laborejo de Andrea del Sarto kiel lia samtempulo Jacopo da Pontormo. En 1518 Rosso realigis en Florenco gravan altareron nomatan ''Pala dello spedalingo", kiu origine estis destinita al la preĝejo "Ognisanti". Prilaborante tiun altareron Rosso  inspiriĝis rigardandante skulptaĵojn, ekzemple la labori de Donatello.

La putto kiu ludas, Oleo sur ligno,39x47 cm, Uffizi, Florenco

En 1521 li translokiĝis al Volterra, kie en la sama jaro li realigis la bildon de la Dekrucigo de Kristo, de multaj konsiderata kiel lia majstroverko. En Volterra li realigis ankaŭ alian faman bildon, nome tiun de la Putto kiu ludas

Fine de la jaro 1523 Rosso translokiĝis al Romo, kie li vidis la laborojn de Michelangelo, Rafaelo kaj aliaj Renesancaj artistoj.  Tio influis lian artisman stilon.

Post la Disrabado de 1527 Rosso fuĝis de Romo, unue al Perugia kaj sekve, vokita de la reĝo Francisko la 1-a, al Francio kie li alvenis en 1531. Li estis dungita kiel estro de la reĝaj laborejoj pri pentrado kaj ornamado kaj laboris precipe en la Kastelo de Fontainebleau. En 1532 ankaŭ  Francesco Primaticcio estis vokata al Fontainebleu kaj kunlaboris kun  Rosso en la ornamado de la kastelo. Ili estas konsiderataj kiel fondintoj de la "Unua Skolo de Fontainebleau", kiu iĝis la centro de la Manierismo norde de la Alpoj. En 1540 Rosso mortis (laŭ nepruvita aserto de Vasari, estis memmortigo) kaj  Primaticcio estris la laborojn de ornamado en Fontainebleau.


Galerio[redakti | redakti fonton]