Rostbovaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rostbovaĵo

Rostbovaĵo (de la angla roast beef) estas granda peco da bovaĵo, tranĉita el magra muskolparto de bovo. Rostbovaĵo povas esti tranĉita el la maldika aŭ dika lumbo, la vostpeco, la supra gluteo, la plata gluteo, la ŝultraĵo (musculus teres major) aŭ la gropaĵo (musculus rectus major).

La viandisto liveras la rostbovaĵon preta por manĝi por la konsumanto, do sen tendeno, membrano aŭ graso. La rostbovaĵo estas kutime rostita tiel, ke la interna viando restas ruĝa, sed estas kuirita. Tion vi povas atingi per rostado de la rostbovaĵo (lasu ĝin bruleti en oleo aŭ butero) kaj tiam kuiri al malalta temperaturo ĝis kerna temperaturo de 50 °C ĝis maksimume 60 °C. termometro de kerna temperaturo povas servi. Kiam rostbovaĵo kuiratas tro longe kaj ĉe tro alta temperaturo, la karakteriza ruĝa koloro de la interna viando perdiĝas. Plie, la viando perdas multan humidon, tenacigante ĝin.

Malvarma rostbovaĵo en maldikaj tranĉaĵoj estas uzata kiel pansurmetaĵo. Kiam bovlumbaĵo estas tro multekosta, rostbovaĵo foje estas uzata por tranĉi el ĝi karpaĉo. Por tiu celo la rostbovaĵo kutime estas tranĉita duonfrostita per maŝino.