Roterdamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roterdamo

Nokta panoramo de Roterdamo
Nokta panoramo de Roterdamo

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Nederlando
Provinco Suda Holando
Urbestro Ahmed Aboutaleb
Retpaĝaro http://www.rotterdam.nl
Demografio
Loĝantaro 611 000
Geografio
Koordinatoj
51°55′0″N 4°30′0″O  /  51.91667°N, 4.5°O / 51.91667; 4.5 (Roterdamo)Koordinatoj: 51°55′0″N 4°30′0″O  /  51.91667°N, 4.5°O / 51.91667; 4.5 (Roterdamo)
Rotterdam (Nederlando)
DMS
Rotterdam
Rotterdam
Nederlando
v  d  r
Information icon.svg

Roterdamo (nederlande Rotterdam) estas la dua plej granda urbo en Nederlando (post Amsterdamo) kaj havas la plej gravan marhavenon de Eŭropo (la tria plej uzata en la mondo). La urbo situas en la provinco de Suda Holando kaj havas ĉ. 600 000 loĝantojn,[1] la urbaro Stadsregio Rotterdam ĉ. 1,2 milionojn (2006). Ĝi situas averaĝe du metrojn sub la mar-surfaco.

Krom Amsterdamo kaj Hago Roterdamo estas unu el la kulturaj centroj de Nederlando. Ĝi disponas pri universitato, pluraj fakaj altlernejoj, muzika altlernejo kaj artakademio. Kiel industria kaj komerca urbo ĝi estas gvida en Nederlando. Precipe impresa estas la roterdama silueto de nubskrapuloj, kiu evoluis dum la pasintaj dudek jaroj.

Ekde la jaro 1955 en Roterdamo troviĝas la Centra Oficejo de UEA.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Delfshaven, malnova strato kun kanalo, konservita ene de la metropolo
Centro vidita de sude

Roterdamo situas en la okcidento de Nederlando en la provinco Suda Holando, je la elfluo de Rejno en la Nordan Maron, kaj apartenas al la grandkunurbaro "Randstad" la plej urbeciĝinta regiono de Nederlando kiu inkluzivas ankaŭ Hagon kaj Amsterdamon. Al la urba regiono de Roterdamo apartenas grandaj najbaraj urboj kiel Schiedam, Vlaardingen kaj Dordrecht.

La urbo situas plejparte sub marnivelo, protektata pere de digoj. Prins Alexander Polder situas proksimume ses metrojn sub la amsterdama marsurfaco. La plej malalta (loĝata) loko de Nederlando estas iomete oriente de la urba limo en la komunumo Nieuwekerk aan den IJssel. La plej alta punkto de la urbo situas ses metrojn super la apudaj polderoj, sed ankaŭ nur du metrojn sub la mar-surfaco. Roterdamon oni daŭre devas senakvigi pere de pumpiloj, ĉar alie la natura grundakva surfaco situus super la stratoj de Roterdamo.

La rivero Nova Maso (Nieuwe Maas), ĉefa branĉo de la rejna delto, dividas la urbon en nordan kaj sudan parton. Malsame ol la nomo de la rivero supozigas, Nova Maso estas branĉo de Rejno. Ekde la lasta sudigo de Rejno kaj Maso apenaŭ masa akvo fluas en ĝi. La vera urbocentro situas ĉe la norda riverbordo, la suda parto estas konata pro haveno kaj eksaj loĝejoj de la havenaj laboristoj. Nur dum la pasintaj du jardekoj la centro komencis etendiĝi ankaŭ sur la parton sude de la rivero. Super la Novan Mason iras pluraj pontoj, kaj subiras pluraj tuneloj. La plej fama estas la Ponto de Erasmo.

Hoek van Holland, marbordo kun promenantoj, ŝipego kiel kuliso

Inter la vera urbocentro kaj la Norda Maro oni trovas, laŭlonge de Nova Maso kaj Nieuwe Waterweg la grandan havenan areon de la urbo, kiu etendiĝas ĝis Hoek van Holland. La rivero Rotte, kiu donis la nomon, ne plu fluas en la Novan Mason. Ekde la konstruo de la dua metroa linio en la 1980aj jaroj oni pumpas ĝin pere de tuboj en la riveron, ĉar alie oni estus havinta problemojn pri la aranĝo de la linioj.

Roterdamo havas dek unu urbopartojn (deelgemeenten, partajn komunumojn). Ĝi estas krom Amsterdamo la sola nederlanda urbo kiu utiligis la eblon instali tiajn partajn komunumojn. Cetere ekzistas du urbopartoj, Centro kaj Pernis, sen statuso kiel oficiala urboparto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Johan Barthold Jongkind: „Rotterdam" (1856)
Roterdamo post la detruiĝo en 1940
Skulpturo fare de Ossip Zadkine: „La urbo detruita"

Roterdamo fondiĝis en 1230, kiam oni konstruis digon ĉe la rivero Rotte. La unuaj setlantoj supozeble estis fiŝistoj pri haringoj, kiuj transŝarĝis sian kaptaĵon ĉi tie. Post la ricevo de urbaj rajtoj en 1340 la urbo rapide evoluis al riĉa komerca urbo, danke al sia taŭga geografia situo. La unua urba fortikigo originas el la jaro 1359.[2] Dum la Okdekjara Milito kontraŭ Hispanio, dum la 1570-aj jaroj Roterdamo estis unu el la malmultaj nederlandaj havenurboj kun aliro al la maro.

La haveno plukreskis, ĉefe post la konstruo de la Nieuwe Waterweg (nova akvovojo) en 1864. Tio estis senkluza malferma kanalo al Norda Maro. Roterdamo rapide evoluis al la plej grava haveno por importo kaj eksporto por la rapide kreskanta industrio en Ruhr-regiono en Germanio, supre je la Rejno.

En la urba politiko tiam dominis preskaŭ ekskluzive komercistoj, en la urba konsilantaro ili konsistigis ĝis 1880 pli ol naŭdek procentojn de la membroj.[3]

Komence la urbo etendiĝis per la distrikto Feijenoord al la suda flanko de Nova Maso, sekvis Rijnhaven (rejna haveno), pro kiu estis detruitaj grandaj partoj de la malnova vilaĝo Katendrecht (1894), cetere Maashaven (1905), kiu ebligis tute novan dimension por grandaj havenaĵoj en Roterdamo,Waalhaven en 1919, por karbo, erco kaj greno..[4] En 1923 aldoniĝis Merwehaven, en 1929 la unua haveno pri nafto. Inter 1869 kaj 1913 la loĝantaro kvarobliĝis, de 116.000 al 462.000 homoj.[5]

Per la pli bona alirebligo de Norda Maro, Roterdamo per la ekonomia kreskado de Germanio kaj precipe de Rura regiono fariĝis centra por la eŭropa industrio. Dum la industria revolucio la urbo situis je la rando de la areo de riĉiĝo, ekde la 1870aj jaroj ĝi eksituis en la centro de la komerca vojo inter Rura regiono kaj Britio, kaj ĉe la grava transiro de la mara trafiko al rivera kaj fervoja.[6]

Dum la Dua mondmilito la centro de Roterdamo detruiĝis je la 14-a de majo 1940 dum germana aera bombatako kaj la sekvaj fajroj. Proksimume okcent homoj mortis, 80.000 roterdamanoj fariĝis senhejmaj. Nur la pli masivaj konstruaĵoj de urbodomo, poŝto, borso kaj preĝejo Sankta Laŭrencio restis, forte damaĝitaj. Sekvis kelkaj malpli grandaj aer-atakoj, ĉi foje de la Aliancanoj, en oktobro 1942 kaj marto 1943, antaŭ ol la germanoj en 1944 detruis grandajn partojn de la haveno.[7]

Oka nafto-haveno

La atako de la germana aerarmeo ankoraŭ nuntempe estas ankrita en la memoro de la roterdamanoj. La malnova Roterdamo pli malpli foriĝis, la rekonstruo okazis laŭ modernismaj planoj. La haveno post la rekonstruo fariĝis unu el la plej modernaj havenoj de Eŭropo. La grandega projekto Europoort, 15 kilometrojn longa haveno, disponigis la deziratajn areojn por la kemia industrio, kiu eksetlis en Roterdamo. En 1962 Roterdamo forpuŝis Novjorkon kiel la plej grandan havenon de la mondo. En 1972 fondiĝis la universitato. Ĝis tiam Roterdamo estis unu el la plej grandaj okcidentaj urboj sen universitato.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La roterdama loĝantaro estas etne tre miksita. Roterdamo estas la sola urbo de Nederlando, kies loĝantaro post 2000 fariĝis averaĝe pli juna. Kialo estas precipe la almigrado el Turkio, Maroko kaj Surinamo.[8]

Oficiale iomete pli ol la duono de la loĝantaro havas nur-nederlandajn praulojn en la dua generacio. La plej grandaj nenederlandaj grupoj estas enmigrintoj el la eksaj kolonioj (precipe Surinamo kaj Nederlandaj Antiloj), kaj gastlaboristoj el Turkio, Maroko kaj Kapo Verda. Je tuta loĝantaro de 589.156, 52.377 estis surinamanoj, 40.820 turkoj, 34.281 marokanoj, 20.390 antilanoj/arubanoj, 18.127 el landoj ĉirkaŭ la eŭropa meza maro, 14.919 kapverdanoj, ĉ. 6.000 germanoj kaj germandevenuloj.

En la areo de la urbo, la averaĝa enspezo estas kompare al resta Nederlando iom malalta, sed en la ĉirkaŭaj komunumoj ĝi estas relative alta.[8] En la urbo mem ĉ. dek procentoj de la enloĝantoj ricevas pagojn de la bonfara ŝtato, kompare al tri procentoj en la resto de Nederlando.[9]

Kulturo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La plej fama filo de la urbo estas Erasmo de Roterdamo, kiu fakte apenaŭ kiel plenkreskulo vivis tie. En la urbo mem John Locke verkis en la traktaton Essay Concerning Human Understanding, kaj en Roterdamo instruis kaj publikigis ankaŭ la franca protestanto Pierre Bayle. La denaska roterdamano Bernard Mandeville kreis literaturtan monumenton al la komerca spirito de la urbo, en la abela fabelo.

Arto kaj arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Nederlanda Instituto pri Arkitekturo (NAI)

Grava kolekto de artaĵoj el ĉiuj epokoj videblas en la Muzeo Boijmans van Beuningen; pli modernema estas la Kunsthal. Ekzistas interalie Nederlanda Muzeo pri Fotado kaj la Nederlanda Instituto pri Arkitekturo. La Blankan Domon el 1900 oni konsideras la unuan nubskrapulon en la urbo. En la urbocentro aldoniĝis ekde la 1980aj kelkaj grandegaj konstruaĵoj, donantaj al la urbo modernan ĉiel-linion.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En Roterdamo ekzistas filharmonia orkestro, kaj la tuteŭrope grava North Sea Jazz Festival. Pli ol cent mil homoj vizitas la festivalon pri monda muziko. Okazas regule ankaŭ parado de tekno-muziko, la Heineken Dance Parade. Internacie konatata en la eŭropa korusumado estas la roterdama knaba koruso.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Kompare al la resto de la lando, multaj roterdamanoj havas nur malaltan edukiĝon, precipe la enmigrintoj. Profesioj, kiuj postulas altan edukiĝon, okupas tial je pli ol sesdek elcentoj homoj kiuj ĉiutage alveturas el apudaj komunumoj.

Roterdamo havas universitaton Erasmus, en la jaro 2005 tie studis 20.545 studentoj en naŭ malsamaj fakultatoj. Plej grandas la ekonomia, sekve la jura kaj post tio la medicina fakultatoj. Precipe en medicino la universitato havas tutmondan reputacion, la manaĝera lernejo de la universitato tuteŭropan. El la pluraj fakaj altlernejoj la plej gravaj estas la Hogeschool Rotterdam kaj InHolland. Apude en Delft troviĝas teknika universitato.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Centra Oficejo de UEA (2002)

Ekde novembro 1955 la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio troviĝas en Roterdamo. Ekzistas loka Esperanto-grupo, nomata Merkurio, ĉar unu el ĝiaj radikoj estis grupo de komercistoj. Ĝi kunvenas en la Centra Oficejo.

Dufoje en la jaro la oficejo invitas al Malferma Tago, kiu altiras proksimume cent esperantistojn el Nederlando, Belgio, Germanio kaj parte ankaŭ aliaj landoj. Oni havas prelegojn kaj aliajn prezentojn.

En Roterdamo okazis la Universala Kongreso de 1967 (en la tiam nova kongrescentro De Doelen), ĉar en Israelo la politika situacio estis tro streĉita por okazigi la planitan kongreson. Ankaŭ la Universala Kongreso de 1988 venis al Roterdamo, kiam la Asocio fariĝis okdek-jara. Trian fojon ankaŭ en somero 2008 la kongreso kunvenis en Roterdamo, en la Borso Monda Komerca Centro (Roterdamo) .

Famaj roterdamanoj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj:

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 580 603 loĝantoj je la 1-a de februaro 2008)
  2. Robert E. Dickson: "The West European City. A Geographical Interpretation." Routledge 2003 ISBN 0-415-17830-4 p. 171.
  3. Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 114.
  4. Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 116
  5. Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 114.
  6. Willem Frijhoff / Marijke Spies: "Dutch Culture in a European Perspective", Gorcum 2004 ISBN 90-232-3965-2 p. 116.
  7. Ingrid Ostermann: Wiederaufbau Rottedam. Metamorphosen einer Stadt, Darmstadt 2004, p. 10 kaj sekvaj.
  8. 8,0 8,1 Leo van den Berg: "European Cities in the Knowledge Economy." Ashgate Publishing 2005 ISBN 0-7546-4521-5, p. 256
  9. Leo van den Berg: "European Cities in the Knowledge Economy." Ashgate Publishing 2005 ISBN 0-7546-4521-5, p. 271.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

 
Komunumoj Provinco Suda Holando
Flago de la provinco Suda Holando

Alblasserdam | Albrandswaard | Alphen aan den Rijn | Barendrecht | Bergambacht | Bernisse | Binnenmaas | Bodegraven | Boskoop | Brielle | Capelle aan den IJssel | Cromstrijen | Delft | Den Haag | Dirksland | Dordrecht | Giessenlanden | Goedereede | Gorinchem | Gouda | Graafstroom | 's-Gravendeel | Hardinxveld-Giessendam | Hellevoetsluis | Hendrik-Ido-Ambacht | Hillegom | Kaag en Braassem | Katwijk | Korendijk | Krimpen aan den IJssel | Lansingerland | Leerdam | Leiden | Leiderdorp | Leidschendam-Voorburg | Liemeer | Liesveld | Lisse | Maassluis | Middelharnis | Midden-Delfland | Nederlek | Nieuw-Lekkerland | Nieuwkoop | Noordwijk | Noordwijkerhout | Oegstgeest | Oostflakkee | Oud-Beijerland | Ouderkerk | Papendrecht | Pijnacker-Nootdorp | Reeuwijk | Ridderkerk | Rijnwoude | Rijswijk | Rotterdam | Rozenburg | Schiedam | Schoonhoven | Sliedrecht | Spijkenisse | Strijen | Ter Aar | Teylingen | Vlaardingen | Vlist | Voorschoten | Waddinxveen | Wassenaar | Westland | Westvoorne | Zederik | Zoetermeer | Zoeterwoude | Zuidplas | Zwijndrecht

Nederlando | Provincoj | Komunumoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.