Rotondo Sankta Anna (Kallósd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotondo de
Sankta Anna
Rotondo de Sankta Anna en Kallósd
Rotondo de Sankta Anna en Kallósd
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kallósd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Longo 5,8 m (la navo interne)
Larĝo 5,8 m (la navo interne)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Rotondo de Sankta Anna estas romkatolika tombeja historia monumento en Hungario, en vilaĝeto Kallósd.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kirko estis konstruita en la fruaj 1260-aj jaroj. En 1263 ĝi menciiĝis paroĥa preĝejo. En la 17-a jarcento la kirko forlasiĝis pro la ortaj turkaj atakoj, sed en 1711 la loĝantoj denove uzis ĝin, eĉ ĝi renoviĝis en 1740. En la 1800-aj jaroj oni konstruis novan kupolon kaj antaŭĉambron. En 1938 denova renoviĝo okazis, fine inter 19891993 okazis ĝis tiam la lasta renoviĝo, tiam oni malkonstruis la antaŭĉambron por pli bone emfazi la mezepokon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en la tombejo. Ĝi havas 2 partojn, ja estas ankaŭ malgranda absido, sed malpli alta. En la supro de la navo estas videbla ligna tureto. Super la altaro ronda fenestro donas lumon. La simpla altara bildoprezentas Sanktan Annan. En la muro ok gotikaj niĉoj por sidadi troviĝas. Interna apartenaĵo estas ligna ŝtuparo al la galerio. En la preĝejeto mankas mebloj.

En la 1990-aj jaroj en la vilaĝo oni konstruis preĝejon, tial la rotondo estas apenaŭ uzata. La rotondo aperas en blazono de Kallósd. Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Blazono de Kallósd kun la absida rotondo

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la rotondo