Rotten Tomatoes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rotten Tomatoes
Rotten Tomatoes
Retadreso rottentomatoes.com/
Fondiĝo 19-a de aŭgusto 1998
Stato aktiva
v  d  r
Information icon.svg

Rotten Tomatoes (esperante putraj tomatoj) estas usona reta datumbazo pri filmoj kaj televido. La firmao estis lanĉita en aŭgusto 1998 fare de Senh Duong kaj ekde januaro 2010 estis posedata de Flixster, kiu estis poste akirita en 2011 de Warner Bros. La nomo "Rotten Tomatoes" venas de la praktiko de spektantaroj ĵeti putrajn tomatojn dum malaprobado de malbona scenejospektaklo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Rotten Tomatoes estis lanĉitaj la 12-an de aŭgusto 1998, kiel libertempoprojekto de Senh Duong. Kiam li kreis Rotten Tomatoes lia celo estis "krei ejon kie homoj povas ricevi aliron ĝis recenzojn de gamo da kritikistoj en Usono". Kiel fanatikulo de de Jackie Chan, Duong estis inspirita por krei la retejon post kolektado de ĉiuj recenzoj de la filmoj de Chan kiam ili estis publikigitaj en Usono. La unua filmo kies recenzoj estis prezentitaj sur Rotten Tomatoes estis Your Friends & Neighbors (1998). La retejo estis tuja sukceso, ricevante menciojn de Netscape, Yahoo! kaj USA Today ene de la unua semajno da ĝia lanĉo, ĝi altiris "600-1000 ĉiutagaj unikaj vizitantoj" kiel rezulto.
Duong formis teamon kun Berkeley samklasanoj Patrick Y. Lee kaj Stephen Wang, liaj iamaj partneroj ĉe la interreta dizajnofirmao Design Reactor, por trakti Rotten Tomatoes kiel plentempa tasko. Ili oficiale lanĉis ĝin la 1-an de aprilo 2000.[2]
En junio 2004, IGN Entertainment akiris Rotten Tomatoes por sekreta sumo. En septembro 2005, IGN estis aĉetita fare de News Corp Fox Interactive Media. En januaro 2010, IGN vendis la retejon al Flixster. La kombinita atingo de ambaŭ firmaoj estas 30 milionoj unikaj vizitantoj monate en ĉiuj malsamaj platformoj, laŭ la firmaoj. En majo 2011, Flixster estis akirita de Warner Bros.

Ikono % klasifo
75–100% Certified Fresh
Rotten Tomatoes.svg 60–100% Fresh
Rotten Tomatoes rotten.svg 0–59% Rotten

Kritikoj de la spektantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉiu filmo havas la kritikojn de la spektantoj "user average", kiu kalkulas la elcenton laŭ la opinioj de registritaj uzantoj pere de 10 stela skalo.

Rotten Tomatoes positive audience.svg Ikono de positiva kritiko
Rotten Tomatoes negative audience.svg Ikono de negativa kritiko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel Rotten Tomatoes fariĝis la plej influa retejo el Hollywood (angle). Los Angeles Times. Alirita 2018-04-18.
  2. Stephen Wang (angle). angel.co. Alirita 2018-04-18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]