Roy Chapman Andrews
Roy Chapman Andrews | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1884 en Beloit |
Morto | 11-an de marto 1960 (76-jaraĝa) en Peninsula Community Hospital |
Tombo | Oakwood Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio Beloit College (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Yvette Borup (en) |
Parencoj | Kevin Andrews (en) (duonfilo) |
Okupo | |
Okupo | esploristo verkisto paleontologo zoologo |
TTT | |
Retejo | http://www.roychapmanandrewssociety.org/ |
Roy Chapman ANDREWS (26a de Januaro, 1884 – 11a de Marto, 1960) estis usona esploristo, aventuristo kaj naturalisto kiu iĝis direktoro de Usona Muzeo de Natura Historio.[1] Li estas ĉefe konata ĉar li estris serion de ekspedicioj tra la politike malfacila Ĉinio de la komenco de la 20a jarcento al la Gobia Dezerto kaj Mongolio. La ekspedicioj faris gravajn malkovrojn kaj alportis la unuajn konatajn fosiliajn dinosaŭrajn ovojn al la muzeo. Liaj popularaj verkoj ĉirkaŭ liaj aventuroj famigis lin.
Ekkariero
[redakti | redakti fonton]El 1909 al 1910, Andrews navigis per la ŝipo Albatross al Karibio, kolektante serpentojn kaj lacertojn kaj observante marmamulojn. En 1913, li navigis per la skuno Adventuress kun John Borden al la Arkto. Ili esperis akiri nordpolusan balenan specimenon por la Usona Muzeo de Natura Historio. En tiu ekspedicio, li filmis kelkajn el la plej bonaj vidaĵoj de fokoj iam viditaj, kvankam li ne sukcesis akiri balenan specimenon.
El 1916 al 1917, Andrews kaj lia edzino estris la Azian Zoologian Ekspedicion de la muzeo tra multo de okcidenta kaj suda Junano, same kiel tra la aliaj provincoj de Ĉinio. La libro Camps and Trails in China registras ties spertoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Dr. Roy Chapman Andrews Dies. Explorer and Naturalist Was 76. He Discovered Dinosaur Eggs in Asia in 1920's. Headed Natural History Museum". Associated Press in The New York Times. 12a de Marto, 1960. Alirita la 9an de Novembro 2018. "Dr. Roy Chapman Andrews, explorer and naturalist, died here tonight of a heart attack at Peninsula Community Hospital. He was 76 years old."