Roy Cohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roy Cohn
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1927 (1927-02-20)
en Nov-Jorko
Morto 2-an de aŭgusto 1986 (1986-08-02) (59-jaraĝa)
en Bethesda
Mortokialo morto pro aidoso
Tombo Union Field Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Kolumbio • Columbia Law School • Horace Mann School • Ethical Culture Fieldston School
Familio
Patro Albert C. Cohn
Okupo
Okupo advokatoverkisto • biografo • entreprenisto
vdr

Roy Marcus COHN (naskiĝinta la 20-an de februaro 1927 en Novjorko, mortinta la 2-an de aŭgusto 1986 en Bethesda, Maryland) estis usona juristo, kiu (fi)famiĝis kaj furoris tre dum makartiismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cohn estis la unusola infano de Dora Marcus kaj Albert Cohn, juĝisto novjorka kaj membro influega de Demokrata Partio. Ĝis la forpaso de la patrino en 1969 li vivis ĉegepatre.

En 1946 li ekzamenitis ĉe Columbia College kaj, nur 20 jarojn aĝa, li finstudis ĉe Columbia Law School. Unue li deĵoris kiel asistanto de la ŝtatadvokato Irving Saypol en Manhattan. Cohn venkis ĉe diversaj procesoj kun kontraŭkomunisma fono kio raportitis en diversaj medioj. Li ekz. konatiĝis pro la akuzoj kontraŭ William W. Remington, kunlaboranto de la usona ministerio pri komercoj malkonfesinta membrecon ĉe Komunisma Partio de Usono. Krome li akuzis 11 gvidantojn de la komunisma partio pro fiagito popola laŭ la difino de leĝo pri registro de fremduloj (Smith Act, 1940).

Eminentan rolon li gajnis en 1951 dum la kazo spiona de Ethel kaj Julius Rosenberg. La pridemandado de la frato de Ethel, David Greenglass, ege faciligis la mortpunkondamnon de Julius Rosenberg.

Baldaŭ Cohn ekplaĉis al J. Edgar Hoover, estro de Federacia Buroo de Enketado, kiu rekomendis dungon de Cohn al Joseph McCarthy. Fakte li iĝis ĉefkonsilisto kaj ene de mallonga tempo Cohn iĝis tre influa en la usonsenata komisiono Permanent Subcommitee on Investigations.

Cohn kaj McCarthy atakis multajn registarajn kunlaborantojn, administrantojn, kulturulojn esplorante ofte pli ol ties eblajn konektojn je komunismo. Mallonge antaŭ la ekdeĵoro de Cohn por McCarthy onidiroj naskis pri samseksemeco kaj flego de intimaj rilatoj kun la kunlaboranto G. David Schine.

En 1954 Cohn publikigis pamfleton sub la titolo Only a Miracle Can Save America From the Red Conspiracy (nur miraklo servos Usonon antaŭ ruĝa konspiro). La saman jaron ekis konflikto inter armeo kaj McCarthy/Cohn koncerne la personon Schine. Ĉar laŭdire Schine - pro interveno de Cohn - dum soldatservo privilegiitis; kvankam sukcesa defendiĝo kontraŭ tiaj riproĉoj tio ekfinis la karieron politikan. Sekve Cohn volonte maldungiĝis.

Post li komencis 30 jarojn daŭrintan sukcesegan karieron advokatan en Novjorko. Inter liaj klientoj estis i.a. Donald Trump, Anthony Salerno, Carmine Galante kaj John Gotti, posedanto de Studio 54, Steve Rubell kaj Ian Schrager, kiel ankaŭ la katolika ĉefepiskopujo novjorka. Cohn tamen paralele ĉiam favoris konservativan politikon kaj konsilis informe Richard Nixon kaj Ronald Reagan.

En 1984 konstatis ĉe li aidoso kion Cohn mem kaŝis pretekste dirante ke temus pri hepatkancero. Cohn entombigitis en Queens, New York.

Mencioj enromanaj kaj enfilmaj[redakti | redakti fonton]

La plej konata mencio de Cohn estis ĉe la dramo Angels in America: A Gay Fantasia on National Themes de Tony Kushner. Tie li prezentatas kiel memmalama, potencavida kaj malsincera ulo kaŝanta orientiĝon seksan sian. La fantomo de Ethel Rosenberg faras diversajn ekzamenojn juĝajn. En 2003 la dramo filmiĝis sub la titolo Angels in America. La rolon de Cohn prenis Al Pacino, de Rosenberg la aktorino Meryl Streep.

En 1992 James Woods portretis Cohn en la verko Citizen Cohn, kaj Joe Pantoliano en la verko Robert Kennedy and His Times. Cohn plie menciitis en la televidserio The X-Files. En la fruaj 1990-aj jaroj la figuro de Cohn prezentitis en la teatraĵo Roy Cohn/Jack Smith de Ron Vawter. Kurt Vonnegut temigis Cohn en la romano Jailbird. Roy Cohn, Rock Hudson kaj Michel Foucault estas la ĉefaj karakteroj e la verko Twilight of the Gods de Mathias Viegener (kie la tri personoj kunvenas en aidossanigcentro deAmerican Hospital of Paris. En la filmo Good Night, and Good Luck montratas Roy Cohn mallonge antaŭ tipa juĝa ekzameno de atestanto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Only a Miracle Can Save America From the Red Conspiracy. Wanderer Printing Co., 1954
  • McCarthy. New American Library, 1968
  • Roy Cohn on Divorce: Words to the Wise and Not So Wise. Random House, ISBN 0-394-54383-1
  • A Fool for a Client: My Struggle Against the Power of a Public Prosecutor. Dell Publishing, 1972, ISBN 0-440-02667-9
  • How to Stand up for Your Rights and Win!. Devin-Adair Publishers, 1981, ISBN 0-8159-5723-8

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Sidney Zion: The autobiography of Roy Cohn, Lyle Stuart Inc, 1988. ISBN 0-8184-0471-X
  • Eric Hobsbawm: "Epitaph for a Villain: Roy Cohn", en: Uncommon People, Resistance, Rebellion and Jazz, Abacus, 1999