Roy Haynes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roy Haynes
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1925 (1925-03-13) (99-jaraĝa)
en Bostono
Ŝtataneco Usono
Familio
Infano Graham Haynes
Okupo
Okupo drumisto • bandestrodirigento • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.myspace.com/royhaynes
vdr

Roy HAYNES (naskiĝis la 13-an de marto 1925 en Bostono, Masaĉuseco) estas usona ĵaz-frapinstrumentisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Haynes ellernis la frapinstrumentaran ludadon meminstrue kaj prezentis ekde 1942 kun muzikistoj kiel Tom Brown, Sabby Lewis, Frankie Newton kaj Pete Brown. En 1945 li iris al Novjorko, kie li fariĝis membro en la orkestro de la harlema Savoy Ballroom sub Luis Russell, al kiu li apartenis ĝis 1947.

Poste li estis kiel frapinstrumentisto kunulo de muzikistoj kiel Lester Young (1947–1949), Bud Powell kaj Miles Davis (1949), Charlie Parker (1949–1953), Sarah Vaughan (1954–1959), Thelonious Monk (1959–1960), Eric Dolphy (1960–1961), Stan Getz (1961–1965), de la kvaropo de John Coltrane (1963–1965), de Cannonball Adderley kaj ekde 1968 de Chick Corea (How He Sings, Now He Sobs). Poste li ankaŭ estis frapinstrumentisto ĉe Pat Metheny kaj Michel Petrucciani.

Ekde la 1960-aj jaroj Haynes ankaŭ direktis proprajn bandojn, al kiuj apartenis i.a. George Adams kaj Hannibal Marvin Peterson. En 1962 li sonregistris kun kvaropo el Roland Kirk, Henry Grimes kaj Tommy Flanagan por sia disko Out of the Afternoon por eldonejo Impulse!, al kiu li ankaŭ kontribuis proprajn komponaĵojn. Ofte li laboras ankaŭ kun junaj muzikistoj kiel Ralph Moore, Craig Handy kaj sia filo Graham Haynes.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 1987 oni kandidatigis lin triope kun Chick Corea kaj Miroslav Vitouš por la premio Grammy Award kiel plej bona instrumenta ensemblo, en la sama kategorio li ricevis sekvajare kune kun McCoy Tyner, Pharoah Sanders kaj David Murray Grammy-Premion por la disko Blues for Coltrane. En 1991 honordoktorigis lin la Konservatorio Berklee en Bostono. En 1994 li ricevis la danan premion Jazzpar Prisen. La 31-an de marto 2009 la franca ministrino pri kulturo, Christine Albanel, nomumis lin kadre de la pariza ekspozicio Le Siècle Du Jazz Commandeur des Arts et Lettres.[1]

Diskografio (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Busman's Holiday, 1954
  • Roy Haynes Sextet, 1954
  • Jazz Abroad, 1956
  • We Three kun Phineas Newborn la pli juna, Paul Chambers, 1959
  • Just us, 1960
  • Out of the Afternoon, 1962
  • Cracklin' , 1963
  • People, 1964
  • Hip Ensemble, 1971
  • Equipoise, 1972
  • Senyah, 1973
  • Sugar Roy, 1976
  • Thank you Thank you, 1977
  • Vistalite, 1978
  • Live at the Riverbop, 1979
  • True or False, 1986
  • When It's Haynes It Roars kun David Kikoski, Craig Handy, Eddy Howard, 1992
  • Homecoming kun Dave Kikoski, Craig Handy, Eddy Howard, 1992
  • My Shining Hour, 1994
  • Te Vou! kun Pat Metheny, Dave Kikoski, Donald Harrison, Christian McBride, 1994
  • Praise kun Dave Kikoski, Graham Haynes, Dwayne Burno, Kenny Garrett, David Sánchez, Daniel Moreno, 1998
  • The Roy Haynes Trio kun John Patitucci, Danilo Pérez, 2000
  • Birds of a Feather: A Tribute to Charlie Parker kun Roy Hargrove, Dave Holland, Dave Kikoski, Kenny Garrett, 2001
  • Love Letters mit Dave Holland, John Scofield, Dave Kikoski, Joshua Redman, Kenny Barron, Christian McBride, 2003
  • Fountain of Youth kun John Carver Sullivan, Marcus Strickland, 2004
  • Quiet Fire kun Stanley Cowell, John Klemmer, Milcho Leviev, Cecil McBee, Kenneth Nash, Marcus Fiorillo, Bobby Hutcherson, 2004
  • Whereas, 2006

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jazzthing//78[rompita ligilo]