Reĝa Aerarmeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Royal Air Force (RAF) estas la militista aviadilaro de Britio, kaj estas la plej malnova sendependa militista aviadilaro de la tuta mondo. Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo 1918, kaj ekde tiam ludis gravan rolon en la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, precipe dum la Dua mondmilito kaj en pli freŝdataj konfliktoj.

La RAF administras preskaŭ 1 000 aviadilojn kaj, je takso de la 31-a de marto 2008, disponis 41 400 homojn. Plejpartaj militistoj de la RAF restas en Britio, sed multaj aliaj estas servantaj en Irako, Afganio, en la Balkanoj, en Kataro, Germanio, Kipro kaj Ĝibraltaro.

Eksteraj ligiloj