Royal Rangers
Royal Rangers | ||
---|---|---|
scouting association | ||
Komenco | 1-a de januaro 1962 vd | |
Geografia situo | 38° 37′ 38″ N, 90° 11′ 52″ U (mapo)38.627222222222-90.197777777778Koordinatoj: 38° 37′ 38″ N, 90° 11′ 52″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Springfield | |
Adreso | (National Address[2]) 1445 N. Boonville Ave. Springfield Missouri, USA, 65802-1894 | |
| ||
Fondinto(j) | John Barnes vd | |
Membro de | Q15792045 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Royal Rangers (RR) - prononco [rojl rejnĝez], laŭ sistemo IFA ˈrɔɪəl ˈreɪndʒəz, angle por "Reĝaj Gardistoj" - estas internacia porinfana movado de kristanisma skoltismo, akvivanta sub organiza tegmento de la asembleoj de Dio, kaj pli ĝenerale de la Pentekosta Kristanismo. Ekde sia fondiĝo en 1962, tutmonde pli ol 2,5 milionoj da infanoj kaj adoleskuloj partoprenis la projektojn de la movado. Nun (en somero 2020), la internacia movado havas branĉojn en 90 ŝtatoj kaj havas proksimume 200 000 junajn membrojn. La plej granda nacia branĉo estas en Usono kun ĉ. 4 500 organizaj bazoj kaj 125 000 junaj membroj. Pro komparo: En Germanio nuntempe estas iom pli ol 400 organizaj bazoj kaj iom pli ol 21 000 junaj membroj.
Royal Rangers en Usono estas programo nur por knaboj, krom se la loka eklezia paroĥo ne havas programon pri knabinaj skoltoj; programoj en iuj aliaj ŝtatoj (ekzemple en Germanlingvio, do en Germanio, Aŭstrio, Svislando, orienta Belgio kaj Luksemburgo) permesas ke knaboj kaj knabinoj partoprenu en komunaj grupoj kaj okazaĵoj. La uniformoj, motoj, praktikoj kaj funkciado devenas de la Knabaj Skoltoj de Ameriko.
La Misio de Royal Rangers estas "evangeligi, ekipi kaj povigi la venontan generacion de kristanoj".
La plej alta atingebla premio en la movado estas la Ora Medalo de Atingo. Tiu medalo atestas pri la konstanta laboro, persistemo kaj senĉesa dediĉo al la programo, krom esti "ekipita por esti forta, kuraĝa estro".