Royale Union Saint-Gilloise
Aspekto
| Royale Union Saint-Gilloise | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| futbala klubo | |||||
| Komenco | 1-a de novembro 1897 vd | ||||
| Lando(j) | Belgio vd | ||||
| Sidejo | Saint-Gilles / Sint-Gillis | ||||
| Posedata de | Tony Bloom vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||

podio de la kluba stadiono en 2023

La stadiono panorame en matĉo kontraŭ la teamo de Club Brugge en 2025
Royale Union Saint-Gilloise (jen france, nederlande Union Sint-Gillis) estas futbalklubo en Saint-Gilles/Sint-Gillis, Belgio, unu el la 19 municipoj de la Brusela Ĉefurba Regiono. Temas pri unu el la klubaj viraj teamoj, kiuj ludas en la unua klaso de la landa ligo, kaj kutime unu el la kvin plej bonaj. Ĝiaj koloroj estas flava kaj blua; kluba flago estas flava supre kaj blua sube - neformale eblas priskribi ĝin kiel "renversita flago de Ukrainio", sed rimarkindas ke en vertikala formo temas ankaŭ pri la oficiala flago de la municipo.

