Pastoro (birdo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roza sturno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Roza sturno

Someraj plumaroj: Maskla plenkreskulo (centro). ino (sube), kaj junulo (malantaŭe)
Someraj plumaroj:
Maskla plenkreskulo (centro). ino (sube), kaj junulo (malantaŭe)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Sturnus roseus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Vintrejoj Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2007, IUCN 2020.1"
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2007, IUCN 2020.1"
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2007, IUCN 2020.1"
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Roza sturnoRozkolora sturno, Sturnus roseusPastor roseus estas paserina birdo de la genro de sturnoj kaj familio de Sturnedoj. Ĝi foje ricevas sian propran monotipan genron nome Pastor; disigo kiun konfirmas ĵusaj studoj; ties plej proksimaj vivantaj parencoj ne estas ankoraŭ certe konataj (Jønsson & Fjeldså 2006).

    Laŭ tio la birdo povus ricevi la nomon pastoro kio laŭ PIV estas

    • specio de sturno, rozkolora kaj nigra, vivanta en Azio kaj suda Eŭropo (latine Sturnus roseus). Aparte de tio, la vorto pastoro ĝenerale havas la signifon "pastro de unu el la protestantaj eklezioj". La vortoradiko "pastor" venas el la latina lingvo kaj tie havas la signifon "paŝtisto".

    Vivoregiono[redakti | redakti fonton]

    Arigado vespere antaŭ ripozado en Vadodara, Guĝarato, Barato.

    La reprodukta teritorio de tiu birdo estas el plej orienta Eŭropo tra moderklimata suda Azio. Ĝi estas tre migranta, kaj vintras en Barato kaj tropika Azio. En Barato vintre, ĝi ofte ŝajne superas la nombron de la lokaj sturnoj kaj minaoj.

    La birdon nome pastoro, aŭ Roza sturno laŭ la latina pli tradicia scienca nomo, oni trovas en stepoj, duondezertoj kaj dezertoj de centra Azio kaj sud-orienta Eŭropo. Dum somero ĝi troveblas en la tuta areo inter la nord-okcidenta Mongolio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio kaj Turkmenio ĝis suda Rusio, Ukrainio, Azerbajĝano kaj Armenio. Sude la areo limiĝas en norda Afganio kaj Irano. Rare unuopaj birdoj ankaŭ troveblas ekster tiu areo. Vintrojn la pastoroj pasigas precipe en Hindio.

    En centra Eŭropo la birdoj troveblas en signifaj nombroj nur en Hungario, kies stepo Puszta [prononcu Pusta] tute similas al la stepoj de Centra Azio.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    En Hajderabado, Barato.
    Sturnus roseus

    Plenkreskulo de tiu specio estas tre distinga, per rozkolora korpo, paloranĝaj kruroj kaj flava beko, kaj brilnigraj kapo, supra brusto, flugiloj kaj vosto. Maskloj en la reprodukta sezono havas longecajn kapoplumojn kiuj formas maldensan kreston kiu gonfliĝas kaj elstaras kiam la birdo ekscitiĝas; la kresto estas pli mallonga en vintro kaj la nigraj areoj havas pli palajn plumobordojn, kiuj eluziĝas dum la nigro iĝas pli brila en la reprodukta sezono. Vintra plumaro ĉe maskloj estas sufiĉe senkolora.

    Inoj havas mallongan kreston kaj estas pli senkoloraj ĝenerale, ĉefe sen la klara separo inter rozkolora kaj nigra. La junuloj povas esti distingitaj de ordinara sturno, Sturnus vulgarus, per siaj evidentaj pli pala plumaro kaj mallonga flava beko. Junuloj plumoŝanĝas al iom senkolora versio de plenkreska plumaro, sen kresto, aŭtune kaj akiras la plenkreskan plumaron kiam ili estas preskaŭ unujaraĝaj ĉe inoj kaj preskaŭ dujaraĝaj ĉe maskloj. Tiuj lastaj en sia dua jaro vestas plumaron similan al plenkreskaj inoj sed kun pli longaj krestoj kaj rimarkinde palaj plumobordoj.

    Kutimaro[redakti | redakti fonton]

    La Roza sturno estas birdo de stepo kaj malfermaj agrikulturaj teroj. En jaroj kiam akridoj kaj aliaj insektoj abundas, ili aperas for de sia ĉefateritorio kaj grandaj nombroj atingas Francion kaj Brition.

    Tiu estas kolonia reproduktanto, kaj kiel aliaj sturnoj, estas tre gregema, formante grandajn vintrajn sturnarojn. Ĝi kunhavas ankaŭ la ĉiomanĝantan dieton de aliaj sturnaj specioj, kvankam kun prefero al insektoj.

    La kanto estas tipa sturna miksaĵo de ĉirpado kaj sonorilado, elsendita kun multe da flugiltremado.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51908, Sturnus roseus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
    • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
    • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1


    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]