Rozbeka anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozbeka anaso
Rozbeka anaso
Rozbeka anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Netta
Specio: N. peposaca
Netta peposaca
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozbeka anaso, alternative nomata Rozbekulo (Netta peposaca[1]) estas anaso kun distinga ruĝa beko ĉe maskloj kaj ardezkolora beko ĉe inoj. Kvankam klasita kiel membro de la grupo de merganasoj, tiu specio manĝas plie kiel plaŭdanaso. Ĝi estis foje lokigita en la monospecifa genro Metopiana. Ĝi tendencas hibridiĝi kun Netta rufina kaj aliaj merganasoj en ornamecaj naturbirdaj kolektoj. Ĝi estas monotipa, tio estas, ĝi ne havas subspeciojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo

La specia nomo peposaca devenas el gvarania vorto por "rimarkindaj flugiloj", aluda al la larĝa blanka zonostrio kiu estas videbla nur kiam ĝi havas malfermajn flugilojn. Temas pri specio kun seksa duformismo.

La masklo havas buntan bekon kun gamo de helroza al brilruĝa ĉe bazo kie estas ŝvelega sfereca karunklo ĉe la bazo de supra makzelo; krome estas tre kontrasta nigra pinto. La kapo kaj kolo estas nigrecaj kun purpuraj brilnuancoj kaj en kapo kontrastas ankaŭ tre brilruĝaj irisoj. La dorso estas malhelgriza al nigreca, sed vidate de proksime temas pri tre fajna nigra strieco sur helgriza al blankeca koloro; en suba dorso estas malhelverdaj brilnuancoj. La flankoj estas helgrizaj, sed ankaŭ temas pri tre fajna nigra strieco sur blankeca koloro. La suba vosto estas blanka. La kruroj estas oranĝecaj.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

La Rozbeka anaso estas endemia de Sudameriko. Ĝi troviĝas en orienta centra Argentino ĝis Río Negro, centra Ĉilio el Atakamo al Valdivio, Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo. La populacio de suda Argentino migras norden dum la aŭstrala vintro, kaj atingas ĝis Brazilo kaj suda Bolivio. Ĝi estas vaganto al la Falklandoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Netta devenas el antikva greka νῆσσα por "anaso" kaj peposaca estas transkribo de gvarania nomo de tiu specio kio signifus "rimarkindaj flugiloj": la specioj de la genro Netta havas brilan blankan zonostrion en ties flugoplumoj kiu iĝas videblaj dumfluge.
  2. Wildlife Information: Netta peposaca. Arkivita el la originalo je 2008-10-26. Alirita 2012-01-06.