Rozbrusta kakatuo
Masklo, Adelajdo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Eolophus roseicapilla | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Galaho aŭ Rozbrusta kakatuo, Eolophus roseicapilla, konata ankaŭ kiel Galaha kakatuo, Rozkolora kakatuo aŭ Rozgriza kakatuo,[1] estas unu el la plej komunaj kaj disvastigataj kakatuoj, kaj povas troviĝi en malferma kamparo en preskaŭ ĉiuj partoj de kontinenta Aŭstralio. Ĝi estas la nura membro de la genro Eolophus. La galaho estas adaptita al granda vario de modifitaj kaj nemodifitaj habitatoj kaj estas unu el la plej abundaj kaj disvastigataj birdospecioj de Aŭstralio.[2][3][4] La specio estas endemio de kontinenta Aŭstralio. Ĝi estis enkondukita en Tasmanion, kie ĝi estas nun disvastigita, en la mezo de la 19-a jarcento[5] and much more recently to New Zealand.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La termino galah estas derivita el gilaa, vorto el Yuwaalaraay kaj najbaraj aborigenaj lingvoj parolataj en nordokcidento de Novsudkimrio.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La galaho estas ĉirkaŭ 35 cm longa kaj pezas 270–350 g. Ĝi havas pal-arĝentan ĝis grizan dorson, pal-grizan pugon, rozkoloran vizaĝon kaj bruston, kaj hel-rozkoloran moveblan kreston. Ĝi havas ostokoloran bekon, kaj la nuda haŭto de la okulringo estas karunkla. Ĝi havas grizajn krurojn. La seksoj aspektas similaj; tamen, plenkreskaj birdoj malsamas en la koloro de la irisoj; la masklo havas tre malhelbrunajn (preskaŭ nigrajn) irisojn kaj la ino havas mezbrunajn aŭ ruĝajn irisojn. Plenkreskuloj estas pli brilkoloraj ol junuloj. Junuloj havas grizecajn bruston, kronon kaj kreston, kaj brunajn irisojn kun blankecaj ne-karunklaj okulringoj.[7]
-
Masklo
-
Ino (notu la ruĝecan irison)
-
Junulo en Sidnejo
-
Dumfluga ino
-
Dumfluga masklo
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]
Oni kutime agnoskas tri subspeciojn. Ekzistas iometa vario en la koloroj de la plumaro kaj en la amplekso de la karunkleco de la okulringoj inter la tri subspecioj. La sudorienta formo, E. r. albiceps, estas klare distinga de la pli palkorpa nomiga subspecio de Okcidenta Aŭstralio, E. r. roseicapilla, kvankam la amplekso kaj naturo de la centra hibrida zono restas nedifinitaj. La plej multaj dorlotbestaj birdoj ekster Aŭstralio estas de la sudorienta formo. La tria formo, E. r. kuhli, trovebla tra la tuta norda parto de la kontinento, emas esti iom pli malgranda kaj distingiĝas per diferencoj en la formo kaj koloro de la kresto, kvankam ĝia statuso kiel valida subspecio estas necerta.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La galaho ofte troviĝas en grupoj de 10 ĝis 1000 individuoj. Tiuj povas esti miksaj grupoj, kies membroj povas esti la Kakatuo de Leadbeater, la Sanga korelo, kaj la Peruka kakatuo. La galaho facile hibridiĝas kun ĉiuj ĉi tiuj specioj.[8] Grupoj de galahoj ofte kuniĝas kaj manĝas sur la grundo en malfermaj, herbaj areoj. Grupoj de sendependaj junaj galahoj ofte disiĝas de sia naskiĝa grupo hazarde. La galaho manĝas semojn kolektitajn sur la grundo, ĉefe manĝante matene kaj malfrue posttagmeze. Senokupe, ĝi forprenas foliojn kaj ŝelon de arboj, kaj oni observis grandajn grupojn mortigantajn arbojn per senfoliigo.[9]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Galah (Eolophus roseicapilla) | Parrot Encyclopedia.
- ↑ Sharland, Michael. (1981) A Guide to the Birds of Tasmania. Hobart, Tasmania: Drinkwater. ISBN 978-0-949903-03-7.
- ↑ Humans to blame for galah problem (20a de Aprilo 2010).
- ↑ eBird: explore species – Galah (18a de Julio 2023).
- ↑ Gould, Elizabeth. (1840) The birds of Australia. London: Printed by R. and J. E. Taylor; pub. by the author.
- ↑ Dixon et al. (2006): p. 84.
- ↑ Forshaw (2006). plate 3."
- ↑ Eolophus roseicapilla x Cacatua sanguinea (Galah x Little (Short-billed) Corella (Hybrid)) – Avibase.
- ↑ Forshaw, Joseph Michael (2006). Parrots of the world : an identification guide. Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6. OCLC 57893782.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (2011) “The evolutionary history of cockatoos (Aves: Psittaciformes: Cacatuidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 59 (3), p. 615–622. doi:10.1016/j.ympev.2011.03.011. Bibkodo:2011MolPE..59..615W.
- Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-553071-1.
- Brown, D.M. & Toft, C.A. (1999): Molecular systematics and biogeography of the cockatoos (Psittaciformes: Cacatuidae). Auk 116(1): 141–157.
- Flegg, Jim (2002): Photographic Field Guide: Birds of Australia. Reed New Holland, Sydney & London. (ISBN 1-876334-78-9)
- Forshaw, Joseph M. & Cooper, William T. (2002): Australian Parrots (3rd ed.). Alexander Editions. (ISBN 0-9581212-0-6)
- Frith, Harold James & Watts, Betty Temple (1984): Birds in the Australian High Country. Angus & Robertson, London. (ISBN 0-207-14464-8)
- (2006) Australian Aboriginal Words in English: Their Origin and Meaning, 2‑a eldono, Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-554073-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Australian galah: Retejo pri galahoj
- rosakakadu.com Galah-HomepageArkivigite je 2018-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Le Kakatoës Rose, bildo de la 1820-aj jaroj de Paul Louis Oudart kaj C. Motte.
| ||||||||||||||||||



