Rozbrusta papageto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozbrusta papageto

Rozbrusta papageto en Bestoĝardeno de Cincinnati
Rozbrusta papageto en Bestoĝardeno de Cincinnati
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Platycercinae
Genro: Neopsephotus
Mathews, 1912
Specio: N. bourkii
Neopsephotus bourkii
Gould, 1841
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj

Neophema bourkii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rozbrusta papagetopapageto de Bourke (Neopsephotus bourkii) estas malgranda papago el familio Psitakuledoj, unu el tri familioj de veraj papagoj. Ĝi apartenas al tribo Pezoporini de subfamilio Platycercinae. Originale oni metis ĝin en genro Neophema (herbaj papagetoj), sed en la 1890-aj jaroj pro multaj morfologiaj, genetikaj kaj kondutaj konsideroj oni decidis, ke rozbrusta papageto formas sian propran monotipan genron Neopsephotus.

Rozbrustaj papagetoj troveblas en vastaj areoj en Aŭstralio, inklude urbajn kaj suburbajn areojn. La papago estas ĉirkaŭ 19 cm longa kaj pezas ĉ. 45 g.[2] Ĝia latina nomo estas donita omaĝe al Richard Bourke, kiu estis gubernestro de Novsudkimrio de 1831 ĝis 1837.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Paro de rozbrustaj papagetoj en naturo. Sud-uesta Kvinslando, Aŭstralio.

Rozbrustaj papagetoj estas relative malgrandaj papagoj. Ili longas inter 18 cm kaj 23 cm kun vosto de ĉ. 9 cm. Inoj ĝenerale estas iom pli malgrandaj kaj malpezaj ol iĉoj: iĉoj pezas inter 47 kaj 49 g dum inoj inter 41 kaj 49 g. Antaŭ unua mudo ambaŭ seksoj aspektas simile, sed poste ili havas ioman diferencon en koloro de la plumaro. Ambaŭ seksoj havas brunecan dorson kaj suprajn partojn de flugiloj, tre fajne rozkoloran ventron kaj bruston kaj pale bluajn eksterajn flankojn de la flugiloj, sed plenkreskaj iĉoj havas brile bluan frunton kaj vizaĝoj, dum inoj kaj adoleskuloj havas nur malgrandan pale bluan makulon sur la frunto aŭ entute ne havas bluan koloron sur la kapo. La beko de rozbrusta papageto estas flavece bruna, la piedoj malhele brunaj. La bruneca koloro de supraj partoj de la papaga korpo malhelpas vidi ĝin desupre sur la fono de ruĝece-bruna tero de aridaj regionoj de Aŭstralio.[3]

Rozbrustaj papagetoj travivas kaj reproduktiĝas en kapteco, kie ili ekhavis multajn diversajn kolormutaciojn: flavajn, rozkolorajn, bluajn, violajn ktp.[4] La plej disvastigita estas la "opala" aŭ "rozeta" mutacio pro kiu normale brunaj partoj de la papageta plumaro (dorso, supraj partoj de flugiloj, malantaŭa parto de la kapo ktp) ankaŭ iĝas brile rozkoloraj.

La birdokanto de rozbrusta papageto estas priskribata kiel "ĝentila pepo" aŭ fajfeto.[5] Aliaj sonoj de rozbrustaj papagetoj transkribatas kiel "ĉu-vii", "ĉirup-ĉirup" aŭ, en alarmaj situacioj, "kik-kik-kik".[6]

Taksonomio kaj nomo[redakti | redakti fonton]

Paro de rozbrustaj papagetoj el la verko The Birds of Australia far John Gould.

La specion de rozbrusta papageto unue priskribis skota esploristo Sir Thomas Livingstone Mitchell, kiu malkovris la birdon dum siaj veturoj tra Novsudkimrio en 1835.[7] Laŭ tiatempa kutimo Mitchell nomis la specion omaĝe al tiama subŝtata guberniestro Sir Richard Bourke.

Unuan plenan sciencan priskribon de la specio donis ornitologo John Gould en 1841.[8] Komence Gould klasis la specion kiel Euphema bourkii, sed poste oni renomis la genron al Neophema, genro de herbaj papagetoj.

En la 1890-aj jaroj oni decidis apartigi rozbrustan papageton en sian propran genron Neopsephotus. La ĉefaj kialoj por tio estas manko de evidentaĵoj de hibridiĝo de rozbrusta papageto en naturo kun iu alia specio de genro Neophema, tre aparta koloro de plumaro kaj nomada vivmaniero en vastaj aridaj areoj de Aŭstralio, kio estas tre nekutima por aliaj specioj de Neophema.[9] Oni tamen daŭre ofte nomas rozbrustan papageton speco de herba papageto.

Distribuo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Rozbrusta papageto devenas de Aŭstralio. Ĉar ĝi estas nomada specio kiu vagas tra aridaj teritorioj por akvo kaj nutraĵoj, ĝia arealo estas sufiĉe granda. Plejparte ili troveblas en teritorioj de maldensa loĝantaro, sed la birdoj ankaŭ renkonteblas en ĉeurbaj aŭ eĉ urbaj areoj. Ili troveblas en vasta teritorio de sud-uestaj partoj de Kvinslando ĝis uesta Novsudkimrio.[10] Rozbrustaj papagetoj preferas areojn kie kreskas akacioj, aparte Acacia aneura.[5] Ili ankaŭ troveblas en kalitrisaj kaj eŭkaliptaj arbaroj.

Ekologio kaj konduto[redakti | redakti fonton]

Rozbrusta papageto estas kaj arba, kaj surgrunda birdo: ĝi nestas en arboj, sed ofte estas surgrunde kie ĝia plumaro ebligas ĝin kamufli.[8] Ĝi flugas rapide, sed per mallongaj distanceroj, interspacite per periodoj de glisado.[6] Plej ofte ĝi flugas proksime al la tero aŭ de arbo al arbo.[6]

En naturo rozbrustaj papagetoj vivas popare aŭ en malgrandaj grupoj de 4 ĝis 6 specianoj.[11] Pli grandaj grupoj aperas en periodoj de trosekeco, kiam la birdoj amasiĝas ĉirkaŭ akvujoj aŭ akvofontoj.[8][12]

Reproduktdiĝo[redakti | redakti fonton]

Ovoj de rozbrusta papageto en Muzeo Wiesbaden

Dum reprodukta sezono iĉoj iĝas tre teritoriaj, atakante kaj forpelante ĉiujn ŝajnajn konkurantojn. La reprodukta sezono plej ofte okazas inter aŭgusto kaj oktobro, sed povas ankaŭ okazi pli malfrue, ĝis decembro, depende de resurzoj kaj veteraj kondiĉoj,

Rozbrustaj papagetoj estas monogamiaj kaj plej ofte havas nur po unu partneron por vivo.[13] Ili nestas en arbotruoj aŭ malplenaj arbobranĉoj, plej ofte de akaciaj arboj. Ili metas po 3 ĝis 6 ovojn kiuj kovatas de la ino dum 18–19 tagoj. La iĉo manĝigas ŝin dum tiu ĉi periodo kaj ŝi forlasas la neston nur por trinki aŭ feki.

Post eloviĝo ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn. Post 4 semajnoj la idoj komencas elnestiĝi kaj post 8 aŭ 10 plu tagoj iĝas tute sendependaj.[14]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Plejparto de dieto de rozbrusta papageto konsistas el herboj kaj semoj kiujn la birdoj furaĝas de la grundo. Ili plej aktive furaĝas en matenaj kaj vesperaj krepuskoj.[3] Pro sia dieto rozbrustaj papagetoj ludas gravan rolon en disvastigo de semoj.

Dombirda kulturo[redakti | redakti fonton]

Rozbrustaj papagetoj tre bone travivas kaj brediĝas en kapteco. Pro sia bela aspekto kaj kvieta karaktero ili iĝas popularaj domaj kaj birdejaj birdoj, kaj multe de ili vivas en kapteco en Aŭstralio, Usono, Eŭropo ktp. Ilia pacema naturo ebligas ilin facile kunekzisti kun aliaj malgrandaj birdoj.

Ekzistas almenaŭ unu raporto pri formo de hibrido inter rozbrusta papageto kaj skarlatbrusta herba papageto (Neophema splendida) el genro Neophema.[15][16]

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

Rozbrusta papageto estas listita kiel malplej zorgiga laŭ IUCN. Plej granda danĝero por tiu ĉi specio estas predado far ruĝaj vulpoj (Vulpes vulpes) kaj sovaĝiĝintaj katoj (Felis silvestris) enkodukitaj en Aŭstralion el Eŭropo. Populaciojn impaktas ankaŭ trosekecoj kaj detruo de akvujoj. Tamen, malgraŭ tio ĉi, la kvanto de birdoj en populacioj ne malkreskas kaj eĉ kreskas iomete de jaro al jaro.[17] La verŝajna kialo por tio estas la granda vasto de arealo de rozbrusta papageto, pro kio la birdoj povas pli facile eviti areojn kun troa predado aŭ habitatdetruo ol aliaj papagaj specioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2012). “Neopsephotus bourkii”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013.. 
  2. Bourke's Parrot or Neopsephotus bourkii
  3. 3,0 3,1 "Bourke's Parrot Fact Sheet, Lincoln Park Zoo". Arkivita el la originalo je 2020-03-23. Alirita 2020-03-23.
  4. "The New Australian Parakeet Handbook", Vriends, Barron’s Educational Series, Inc., Hauppauge, NY, 1992 (ISBN 0-8120-4739-7)
  5. 5,0 5,1 Simpson. (2010) Birds of Australia. Princeton, NJ: Princeton University Press. ISBN 978-0691146928.
  6. 6,0 6,1 6,2 Peter Stuckey. Bourkes parakeet review. Arkivita el la originalo je 2002-08-06. Alirita 2020-03-23.
  7. (1927) “The Charming Bourke Parrot”, Emu - Austral Ornithology 27 (2), p. 65–67. doi:10.1071/mu927065. 
  8. 8,0 8,1 8,2 Immelmann, Klaus. (1968) Australian Parakeets. Wittemberg/Belgium: A. Ziemsen Verlag/ A.O.B..
  9. [1] Arkivigite je 2016-08-11 per la retarkivo Wayback Machine, "7 Things You Must Know About Grass Parakeets, Harter".
  10. "Bourke’s Parrot: Neopsephotus bourkii, Birdlife Australia". Arkivita el la originalo je 2020-03-24. Alirita 2020-03-24.
  11. Eastman. (1966) 'The Parrots of Australia: A Guide to Field Identification and Habits'. Sydney: Angus and Robertson Ltd.
  12. Macdonald, James. (1973) Birds of Australia: A Summary of Information. London, U.K.: H.F. & G. Witherby Ltd..
  13. "Neopsephotus bourkii Bourke's parrot, Animal Diversity Web"
  14. "Field Guide to Australian Birds", Morcombe, Michael, Steve Parish Publishing, Australia, 2000 (ISBN 1-876282-10-X)
  15. Crosby, Joseph M. (1978). “The Splendid Bourke”, AFA Watchbird 5 (5), p. 31–33. Alirita 2019-08-06.. 
  16. “The gentle little bourke”, AFA Watchbird. 
  17. "Neopsephotus bourkii, IUCN Red List"”, IUCN Red List of Threatened Species.