Saltu al enhavo

Rozfrukto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rozbero ĉe Rosa canina.

Rozbero[1][2]rozfrukto[3][4] estas ŝajnfrukto aŭ pli precize plurfrukto de la tipo plurnuksa frukto de diversaj rozoj kaj aliaj Rozacoj. Tio signifas, ke la unuopaj fruktoj estas etaj nuksoj.

Jen kelkaj anatomiaj detaloj de la ordinara rozo, la frukto de la flanko (g), semoj (i) kaj rozbero en sekco (h).
Skema sekco tra la floro de la ordinara rozo. La poste ujforma florbazo (malhelverda), kiu poste formas la fruktkarnon, jam estas videbla.

Kultivaroj kaj specioj

[redakti | redakti fonton]
Floroj kaj plej ofte pendantaj fruktoj diversmaturaj de la ĉifita rozoRosa rugosa
Fruktoj de la blanka sorbuso (Sorbus aria)

Ĉiuj specioj de la rozoj (Rosa) formas rozberojn. Jen kelkaj ekzemploj:

Rozberoj estas kultivataj en Eŭropo kaj Azio, sed ankaŭ en Sudamerika ukaj Nordameriko.

Oni uzas rozberojn por pretigo de kuracteo, fruktovino, siropo aŭ marmelado. Se oni produktas el rozbero per malvarmaj metodoj (t.e. sen kuirado) trinkaĵojn, ili entenas multe da C-vitamino, tiel la ĉiutaga konsumado de ili fortigas la rezistokapablon de la organo kontraŭ malsanoj. Ĝi uzeblas ankaŭ por pretigo de salatoj, fruktosalatoj aŭ punĉo.

Dum la dua mondmilito, lernantoj en Britio kolektis rozberojn. Oni produktis el ili rozberan siropon por kovri C-vitamin-fonton. Tio necesis, ĉar la germana submarŝipa blokado malhelpis la importon de oranĝoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. rozbero en Reta Vortaro.
  2. Wells, John Christopher. (2010) English-Esperanto-English Dictionary, 2‑a eldono, Mondial, p. 283. ISBN 9781595691507. hip (anat) kokso; (bot) rozbero;”.
  3. rozfrukto en Reta Vortaro.
  4. Krause, Erich-Dieter. (1983) Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Verlag Enzyklopädie, p. 217.
  5. Eintrag Hagebuttenpulver auf pharmawiki.ch