Rozgorĝa ambirdo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Agapornis roseicollis | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||

La Rozgorĝa ambirdo, Rozvizaĝa, aŭ Persikovizaĝa ambirdo (Agapornis roseicollis, laŭ kio ankaŭ Rozkola ambirdo) estas specio de papagoforma birdo de familio Psittaculidae, endemia ĉe savanoj de Namibio. Laŭtaj kaj konstantaj ĉirpantoj, ĉi tiuj birdoj estas tre sociemaj bestoj kaj ofte kunvenas en malgrandaj grupoj en la naturo. Ili manĝas dum la tuta tago kaj ofte baniĝas. Koloraro povas varii vaste inter la populacioj. Plumaro estas identa ĉe maskloj kaj inoj. Ambirdoj estas famaj pro sia dormosinteno, en kiu ili sidas flank-al-flanke kaj turnas siajn vizaĝojn unu al la alia. Ankaŭ, inoj estas bone konataj pro tio, ke ili disŝiras krudmaterialojn en longajn striojn, kaj "torde ligas" ilin sur siajn dorsojn, kaj flugas grandajn distancojn reen por fari neston. Ĉi tiuj birdoj estas oftaj en la dorlotbesta industrio.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis priskribita de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en 1818. Ĝi estis dekomence nomita Psittacus roseicollis, sed poste estis translokigita al la genro Agapornis kun la aliaj ambirdoj.
Oni agnoskis du subspeciojn, nome la jenaj:[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Rozgorĝa ambirdo estas sufiĉe malgranda birdo, 17–18 cm longa, kun averaĝa flugillongo de 106 mm kaj vostolongo de 44–52 mm.[3] Naturaj birdoj estas plejparte verdaj kun blua pugo. La vizaĝo kaj gorĝo estas rozkoloraj, plej malhelaj sur la frunto kaj super la okulo. La beko estas kornokolora, la irisoj estas brunaj, kaj la kruroj kaj piedoj estas grizaj. La rozkoloro de la A. r. roseicollis estas pli hela ol tiu de la A. r. catumbella.[2] Junaj birdoj havas palrozkolorajn vizaĝon kaj gorĝon, verdecajn antaŭkronon kaj kronon, kaj la beko havas brunetan bazon.[2]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]
La Rozgorĝa ambirdo loĝas en seka, malferma kamparo en sudokcidenta Afriko. Ĝia teritorio etendiĝas de sudokcidenta Angolo tra plejparto de Namibio ĝis la malsupra valo de la rivero Oranĝo en nordokcidenta Sud-Afriko. Ĝi vivas ĝis 1 600 metrojn super marnivelo en larĝfoliaj arbaroj, duondezertoj kaj montaraj areoj. Ĝi dependas de la ĉeesto de akvofontoj kaj kolektiĝas ĉirkaŭ flakoj por trinki.
Fuĝoj el kaptiteco estas oftaj en multaj mondopartoj kaj naturiĝintaj birdoj loĝas en metropola Fenikso (Arizono), kie ili vivas en diversaj vivejoj, kaj urbaj kaj kamparaj. Kelkaj loĝas en kaktoj kaj aliaj ofte venas al manĝejoj en decaj grandaj aroj.[4] Temperaturoj en Arizono regule superas 40 °C (104 °F) kaj naturiĝintaj ambirdoj estis observitaj ripozantaj en grandaj nombroj sur klimatizilaj ventoliloj por resti malvarmetaj.[5] Naturiĝintaj Rozgorĝaj ambirdoj troveblas ankaŭ sur Maui kaj la Granda Insulo en Havajo.[6] Kvankam ili estis registritaj en naturo en Porto-Riko, ili verŝajne estas la rezulto de eskapintaj dorlotbestoj, kaj neniu reproduktado estis registrita.[7]
Statuso kaj konservado
[redakti | redakti fonton]Populacioj malpliiĝis en iuj areoj per kaptado por komerco de dorlotbestoj. Tamen, la nombroj eble pliiĝis en aliaj areoj pro homa kreado de novaj akvofontoj kaj la konstruado de artefaritaj strukturoj, kiuj provizas novajn nestejojn. Pro tio, la specio estas klasifikita kiel Malplej Zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN).[8]
Kutimaro en naturo
[redakti | redakti fonton]Manĝado
[redakti | redakti fonton]La dieto konsistas ĉefe el semoj kaj beroj. Kiam manĝaĵo abundas, la birdoj povas kolektiĝi en grupoj enhavantaj centojn da individuoj. Ili povas kelkfoje esti damaĝbestoj en agrikulturaj areoj, manĝante kultivaĵojn kiel milio.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Amuloj estas monomorfaj, kio signifas, ke la masklo kaj ino de la specio aspektas same. La nesto estas konstruita en roka fendo aŭ ene de kupeo de la grandaj komunumaj nestoj konstruitaj de sociemaj teksbirdoj. Ankaŭ homfaritaj strukturoj kiel ekzemple la tegmentoj de domoj povas esti uzataj. Entute 4-6 ovoj estas demetitaj inter februaro kaj aprilo. Ili estas senbrile blankaj kaj estas 23,5 je 17,3 mm grandaj. Ili estas kovataj dum ĉirkaŭ 23 tagoj. La junaj birdoj elnestiĝas post 43 tagoj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.004). www.zoonomen.net (5a de Julio 2008).
- 1 2 3 4 Forshaw (2006). plato 45.
- 1 2 McLachlan G. R. & Liversidge, R. (1981) Roberts Birds of South Africa, John Voelcker Bird Book Fund, Cape Town. (ISBN 0-620-03118-2)
- ↑ . Peach-faced Lovebird Range Expansion Data in Greater Phoenix, Arizona Area. Arkivita el la originalo je 2023-08-17. Alirita 27a de Februaro 2011 .
- ↑ How Lovebirds Keep Their Cool When It's Really Hot. Alirita 29a de Marto 2021 .
- ↑ Rosy-faced Lovebird (25a de Oktobro 2018). Alirita 29a de Novembro 2023 .
- ↑ (2018) “From the cage to the wild: introductions of Psittaciformes to Puerto Rico”, PeerJ 6:e5669, p. e5669. doi:10.7717/peerj.5669.
- ↑ BirdLife International (2018). "Agapornis roseicollis". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22685342A131916302. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22685342A131916302.en. Alirita la 13an de Novembro 2021.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildo de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Peach Faced Lovebird mutation information Arkivigite je 2008-06-12 per la retarkivo Wayback Machine Informo de PFLB pri mutacioj
- Peach-faced Lovebird Arkivigite je 2023-08-17 per la retarkivo Wayback Machine Range Expansion Data in Greater Phoenix, Arizona
- African Love Bird Society Arkivigite je 2009-04-16 per la retarkivo Wayback Machine An international organization dedicated to the keeping, breeding, and showing of Love Birds.
- Rozgorĝa ambirdo - Species text in The Atlas of Southern African Birds.
| ||||||||||||||||||



