Rozmantela karpodako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozmantela karpodako
Rozmantela karpodako
Rozmantela karpodako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. rhodochlamys'
Carpodacus rhodochlamys
(Brandt, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Rozmantela karpodako (Carpodacus rhodochlamys) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ĝi estas ankoraŭ sub dubinda pristudo. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Ĝi troviĝas en Afganio, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Mongolio, Pakistano, Rusio kaj Taĝikio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj borealaj arbustaroj.

Tiu specio estas klara ekzemplo de seksa duformismo. La masklo estas ĝenerale rozkolora (kio nomigas la specion en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie rhodochlamys estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiu signifas precize "kun roza mantelo") kun markata superokula strio kaj bruna traokula strio. La dorso estas bruna kaj strieca, dum la pugo tre roza. Ankaŭ la vosto estas bruna. Estas iom da punkteco en kapo kaj brusto dum la ventro kaj la pugo estas senmarke tutrozaj. La ino estas flaveca al sablokolora, kun tre markata nigreca strieco en subaj partoj kaj kapo kaj dorso pli densa kaj bruna. Kiel ĉe aliaj karpodakoj, ankaŭ tiu havas mallongan dikan bekon.

Ĝi estas komuna birdo, sed en kelkaj lokoj nur rara loĝanto. Ĝi loĝas super la linio de picearbaroj kaj juniperarbustaro je 1500-2900 m. Dum disigo kaj vintro vizitas deciduajn kaj ĉeriverajn arbarojn kun arbustoj. Paroj formiĝas el fino de marto al aprilo. Reproduktado okazas en separataj paroj, ne malpli da 20-100 m unu neston el alia. Nesto estas konstruata de la ino (dum masklo eskortas ŝin) en piceo aŭ en junipero 0.5-14 m supergrunde, el bastonetoj kaj seka herbo kovrita el haro dum 7-16 tagoj. Ovodemeto de 2-5 ovoj okazas fine de majo al komenco de junio aŭ eĉ al komenco de aŭgusto, sed ĉefe meze de junio. Okazas unu ovodemetado ĉiun sezono, sed ripetiĝas post la perdo de la unua komune. Nur la ino kovas dum 14-18 tagoj, dum la masklo manĝigas ŝin. Ambaŭ gepatroj manĝigas la junulojn, kaj elnestiĝo okazas post 15-16 tagoj. Disiĝo al malaltaj altitudoj de apudaj ebenaĵoj okazas en oktobro aŭ novembro, koincide kun la unuaj malvarmoj kaj neĝofaloj kaj tie observeblas ĝis fino de marto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]