Rußwurm-domo (Breitungen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rußwurm-bieno en printempo 2013

La Rußwurm-biendomo (germane: Rußwurmsches Herrenhaus) estas historia monumentprotektotaĵo en Breitungen, Germanujo. En ĝi, kiu aĝas pli ol ok jarcentoj, troviĝas nuntempe ne nur la eldonejoj Wolff kaj Thuringi sed ankaŭ la kulturkonservanta societo Gesellschaft Kulturerbe Thüringen e. V.. Ĝi situas en la kerno de Frauenbreitungen, rekte ĉe Turingia Arbaro kaj nur 200 metrojn for de la riverbordo de Werra.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenciĝo de tiu ĉi tradicia domo estis en la 1138-a jaro; unua masonita surloka komplekso estis en la manoj de la senjoroj de Breitungen. Ĉirkaŭ la jaro 1360 la tuton ekposedis la Rußwurm-oj kies unau mencio en Turingio estis en 1370.

La ĉefa ero biena starigitis ĉ. 1545. Dendrokronologio atestis la jarojn 1541 kaj 1542 datumo de dehakado de la kverkoj uzitaj por la trabaro. En 1606 kreitis la enkorten spektanta alikonstruitaĵo kaj blazona tabulo supre de la domopordo ankaŭ tiam muntitis. Partoj de la halo kaj de la kelo estas eĉ mezepokaj. Inter la enloĝintoj elstaras la imperiestra generalfeldmarŝalo Hermann Christof von Rußworm (1565–1605). En 1655 estis bienposedanto generalmajoro de la franca armeo, nome Hans Georg von Rußwurm zu Hellingen. Li testamente transdonis ĝin al la heredantoj de Hans Melchior von Butler zu Dietla: t.e. ĉefadthumbstranto Heinrich von Miltitz, Christoph Kaspar Speßhart zu Rösleben, Wilhelm Christoph von Boyneburg zu Lengsfeld kaj Adam Reinhard von Butler zu Dietlas. Ĉ. en 1772 endomulis membroj de la familio von Miltitz.

Post vendo de la senjora domo al la registarkonsilisto de Saksio-Meiningen, Johann Karl August von Uttenhofen ĝi ŝtatigitis en 1835 per ekzekucio. Post intertempa aliposediĝeco ĝin transprenis komence de la 20-a jarceto familio Voigt, kies anoj ankoraŭ ĝis 2013 loĝis tie antaŭ fina transpreno fare de Robert Eberhardt kaj la supre menciita porkultura societo tutturingio.[1]

Hodiaŭa utiligo[redakti | redakti fonton]

La kavalirbieno estas ekde 2013 buroejo de Gesellschaft Kulturerbe Thüringen e. V. kiun estras Robert Eberhardt. Ilia tasko estas antaŭenigo de sperte farotaj restaŭradoj kaj klopodis sukcese malfermigo de la breitenung-a komplekso al la publiko. Daŭra ekspozicio informas oni pri doma historio kaj farats ankaŭ prelegoj kaj laŭtlegadoj. Gastis jam multaj elstaruloj, ekz. ekde 2014 Nora Bossong, Daniela Danz, Martin Mosebach, Hellmut Seemann, Simon Strauß kaj Bernhard Vogel. Ankaŭ la eldonejoj Wolff-Verlag kaj Thuringi-Verlag ene troviĝas pri kies gvidadon responsas ankaŭ s-ro Eberhardt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50.75486810.339838