Betula albosinensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝa ĉina betulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Betula albosinensis
ruĝa ĉina betulo (Betula albosinensis)
ruĝa ĉina betulo (Betula albosinensis)
Biologia klasado
Regno: Plantoj “Plantae”
Divizio: Angiospermoj “Magnoliophyta”
Klaso: Dukotiledonuloj “Dicotyledones”
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Betulacoj Betulaceae
Genro: Betulo Betula
Specio: Betula albosinensis, ĉina betulo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
arboŝelo
branĉoj kun folioj kaj amentoj
matura amento

La ĉina betulolatine Betula albosinensis estas malgranda foliarbo el la genro de la Betulacoj (Betulaceae). Ĝia hejmregiono estas pluraj ĉinaj provincoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ĉina betulo estas 10 ĝis 20 m alta arbo kun maldensa, larĝe konusforma neregula krono. Ĝia ekstera tavolo de la arboŝelo forruliĝas en grandaj blankaj-rozkoloraj kaj maldikaj ĉifonoj. La folioj estas ovoformaj ĝis oblonge ovoformaj, 3 ĝis 8 cm longaj kaj 2 ĝis 5 cm larĝaj kun rondigita bazo kaj pinta fino - la rando estas duoble segilforma. La folitigeto longas 0,6 ĝis 2 cm. La koloro en aŭtuno estas flava. La inaj floraroj konsistas el 2 ĝis 4 cm longaj, cilindr-ovoformaj ametoj. La fruktoj estas ovoformaj, 2 ĝis 3 mm grandaj nuksetoj kun haŭtecaj flugiloj. La specio floras de majo ĝis junio. La fruktoj maturiĝas de julio ĝis aŭgusto.

Disvastigo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La disvastigejo de la speco estas en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hebejo, Henano, Hubejo, Ningxia, Qinghai, Shaanxi kaj Siĉuano. Tie la arbo kreskas en arbaroj kaj arbogrupoj en altecoj de 1000 ĝis 3400 m super marnivelo. La kreskejo estu seka kaj suna. La grundoj estu sablaj ĝis humozaj. La planto estas frostotolera.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Betula albosinensis estas specio el la genro de la betuloj (Betula) ene de la familio de la Betulacoj (Betulaceae). La unua priskribo okazis en la jaro 1899 fare de Isaac Henry Burkill en la Journal of the Linnean Society. Botany. London. Burkill distingis du variojn:

  • Betula albosinensis var. sinensis
  • Betula albosinensis var. septentrionalis havas pli altan kreskon kaj pli malhelan arboŝelon. Ĝi estas uzata pli ofte ol Betula albosinensis var. sinensis.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La densan lignon havas rozkoloran duremon. Tial ĝi nomiĝas ankaŭ ruĝa ĉina betulo. La ligno estas uzata por multaj aferoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Roloff, Andreas, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. Mit einem Winterschlüssel von Bernd Schulz. 3., korrigierte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5614-6, p. 136–137.
  • Schütt, Schuck, Stimm: Lexikon der Baum- und Straucharten. Nikol. Hamburg. 2002. ISBN = 3-933203-53-8. P. 66
  • Liguo Fu, Nan Li, Thomas S. Elias, Robert R. Mill: Betula albosinensis.