Ruĝa Flago
| Ruĝa Flago 红旗 Hongqi | |
| revuo | |
|---|---|
| Speco | magazino |
|
| |
| Posedanto | Komunista Partio de Ĉinio |
| Establodato | junio 1958 |
| Ĉesigita publikado | majo 1988 |
|
| |
Ruĝa Flago - ĉine 红旗, pinjine Hongqi - estis influa ĉinlingva magazino, kiu ekde junio 1958 ĝis majo 1988 aperis en Pekino. Ĝi estis unu el la organoj de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ties centra komitato estis la eldonisto. Aparte en la 1960-aj jaroj, iuj ĉefartikoloj de la gazeto pere de la Fremdlingva Eldonejo Pekino aperis ankaŭ libroforme en Esperanto; kaj iujn politikajn publikaĵojn kune verkis la redakcioj de la periodaĵo Ruĝa Flago kaj de la sampartia taggazeto Renmin Ribao.
La periodaĵo havis signife maoisman profilom, antaŭ kaj ne malpli sub la Kultura Revolucio. La nomo kompreneble estas aludo kaj al la ruĝa flago kiel simbolo de komunismo respektive de la laborista klaso ĝenerale kaj al la ŝtata flago de Ĉinio konkrete.
Ĝi finiĝis en 1988 dum la rega epoko de la ĉina ŝtatestro Deng Xiaoping kaj estis anstataŭita per nova publikaĵo nomata Qiushi.
