Ruĝa turto
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Masklo en Singapuro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Streptopelia tranquebarica | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝa turto (Streptopelia tranquebarica), konata ankaŭ kiel Ruĝa kolumturto, estas eta membro de la genro de turtoj ene de la familio de birdoj Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj reproduktanto en tropikoj de Suda Azio.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]


Ĝi havas tipan aspekton de turtoj kun duona kolumringo nigra en nuko. La dorso estas pli ruĝeca ol la kapo, kiu estas pli blugriza. La ino estas simila, sed pli rozkolora ĝenerale.
La Ruĝa turto estas estas relative malgranda specio, kun longo de 20.5–23 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 104 g.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Ruĝa turto estis formale priskribita fare de la franca natursciencisto Johann Hermann en 1804 kiu havigis la dunoman nomon Columba tranquebarica. La specia epiteto devenas el la urbo Tranquebar, nun Tharangambadi, en la Koromandela Marbordo en Suda Barato.[2][3] La ruĝa turto estas nun metita en la genron Streptopelia, kiu estis enkondukita en 1855 fare de la franca ornitologo Charles Lucien Bonaparte.[4][5] La genronomo devenas al la antikva greka streptos kun la signigo "kolumo" kaj peleia kun la signifo "kolombo".[6]
Oni agnoskis du subspeciojn, nome la jenaj:[5]
- S. t. humilis (Temminck, 1824) – orienta Nepalo, nordorienta Barato kaj nordorienta Tibeto ĝis norda Ĉinio kaj Filipinoj
- S. t. tranquebarica (Hermann, 1804) – Pakistano, duoninsula Barato, okcidenta Nepalo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Streptopelia tranquebarica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a de Majo 2006. Ne minacata
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2018). “Streptopelia tranquebarica”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22690493A130171997. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22690493A130171997.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- ↑ Hermann, Johann. (1804) Observationes zoologicae quibus novae complures, aliaeque animalium species describuntur et illustrantur (latine). Argentorati [Strasbourg]: Amandum Koenig.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ (1855) “Coup d'oeil sur les pigeons (quatrième partie)”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (fr) 40, p. 15–24 [17].
- ↑ 5,0 5,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 10.1. International Ornithologists' Union (2020). Alirita 28a de Februaro 2020 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
|