Nigragorĝa turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruĝagorĝa turdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigragorĝa turdo
Ruĝgorĝa turdo, Ĉinio
Ruĝgorĝa turdo, Ĉinio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Turdus
Specio: T. ruficollis'
Turdus ruficollis
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigragorĝa turdo (Turdus ruficollis) estas paserina birdo de la familio de turdedoj. La specio havas du tre diferencajn rasojn: T. r. atrogularis, la vera Nigragorĝa turdo, kaj la T. r. ruficollis, kio estas fakte Ruĝagorĝa turdo. Tiuj estas foje konsiderataj diferencaj specioj. La Nigragorĝa turdo estas migranta specio de la taigo de Azio, dum la varianto ruficollis reproduktiĝas pli oriente, sed la teritorio koincidas.

Nigragorĝa turdo

Tiuj estas grandaj turdoj kun tute griza dorso kaj ruĝecaj subflguiloj. Maskla plenkreskulo de atrogularis havas nigran gorĝon, dum ruficollis havas ruĝajn bruston, kolon, mentonon kaj eĉ supraokulan strion; la ventro ambaŭkaze estas kontraste blanka. Inoj kaj junuloj na havas la brustan koloran zonon, sed havas nigrostriajn subajn partojn.

Tiu birdospecio estas rara vaganto en okcidentan Eŭropon. Plej parto de vizitantoj estas de la nigragorĝa formo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]