Ruĝaj Brigadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝaj Brigadoj
emblemo
terorisma organizaĵo
Komenco 1966 vd
Fino 1988 vd
Lando(j) Italio vd
Agareo

maldekstrisma terorismo

Ideologio

Marksismo-leninismo • novmarksismo • fokusismo • Guevarism • Maŭismo • maldekstrisma terorismo

Ĉefestro(j) Renato Curcio • Alberto Franceschini • Margherita Cagol vd
vdr

La Ruĝaj Brigadoj estis itala terorisma movado kreita de Alberto Franceschini kaj Renato Curcio en 1970, kiu difinis sin mem kiel komunisma movado. Ĉi tiu grupo estis plej aktiva dum la sepdekaj jaroj, kiam ĝi mortigis, vundis aŭ forrabis milojn da homojn, kiujn ĝi konsideris reprezentantojn de la politika aŭ ekonomia povo. Ĝia celo estis provoki komunisman revolucion en Italio. La Ruĝaj brigadoj estis venkitaj de la ŝtato dum la okdekaj jaroj, sed dum la lastaj jaroj kelkaj terorismaj agoj estis faritaj de homoj kiuj asertas ke ili apartenas al "nova" movado de la ruĝaj brigadoj.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj brigadoj volis provoki aŭ komenci komunisman revolucion en Italio, por krei "diktaturon de la proletaro". Ili volis atingi tion per armita lukto kontraŭ la ŝtato. Ili ne kredis ke eblis ŝanĝi la socian sistemon uzante la sistemojn de tradicia politikado, kaj ili vidis progresemajn politikistojn kaj parlamentanojn kiel malamikojn de la revolucio. Pro tio ili ĉiam estis kontraŭ la sindakatoj kaj la Itala Komunisma Partio, kiu estis reprezentata en la parlamento kaj kontraŭis perforton kontraŭ la ŝtato. Aliflanke la Itala Komunisma Partio, kiu havis milionojn da sekvantoj en tiu epoko, ĉiam subtenis la ŝtaton kontraŭ la ruĝajn brigadojn. La Ruĝaj brigadoj vidis sin mem kiel la veraj heredantoj de la tradicio de la rezisto movado kontraŭ la nazioj kaj la faŝistoj en la dua mond-milito.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj brigadoj estis kreitaj ĉirkaŭ 1969 de grupo da junuloj, ofte universitataj studentoj aŭ laboristoj. La unuaj kontraŭleĝaj agoj de la Ruĝaj brigadoj okazis en la komenco de la sepdekaj jaroj, kiam ili provis timigi la estrarojn de fabrikoj en la nordo de Italio, bruligante la automobilojn de gravaj direktoroj aŭ eĉ forrabante ilin por kelkaj horoj. En 1974 la brigadistoj forrabis la magistraton Mario Sossi, kiu faris esploradojn pri ekstremismaj maldekstraj organizaĵoj kun la celo helpi ke ili estu arestitaj. Post nelonge Sossi estis liberigita, ĉar la ŝtato promesis liberigi kelkajn maldekstrajn ekstremistojn kiuj troviĝis en la malliberejo. Kelkajn monatojn poste la polico arestis Renato Curcio kaj Alberto Franceschini, la du historiajn gvidantojn de la organizaĵo. La ruĝaj brigadoj provis malebligi la proceson kontraŭ Curcio, mortigante unu el liaj advokatoj. En 1975, la brigadoj atakis la malliberejon kie Curcio estis tenata kaj sukcesis liberigi lin. Post 11 monatoj, la polico denove arestis Curcio.

La forrabo kaj mortigado de Aldo Moro[redakti | redakti fonton]

La plej frapa kaj konata ago de la ruĝaj brigadoj certe estis la forrabo de Aldo Moro, tre grava kristan-demokrata politikisto kaj eksa ĉef-ministro de Italio. Moro estis forrabita la 16an de marto 1978, kiam la brigadistoj atakis lian automobilon en Romo kaj mortigis la ses policistojn kiuj protektis lin. Moro estis kaŝita en apartamento en Romo dum 55 tagoj kaj poste mortigita. Dum lia mallibereco, Moro skribis multajn leterojn al lia partio kaj al lia familio, kiuj estis publikigitaj. Eĉ la papo petis ke la ruĝaj brigadoj liberigu Moro. La registaro tamen refuzis interkonsenti kun la teroristoj, kiuj en la fino ne havis elekton krom mortigi lin. Lia korpo estis trovita en automobilo la 8an de majo 1978. La itala publika opinio estis ŝokita, kaj la plej multo de la popolo montris ke ĝi firme kontrauis la ruĝajn brigadojn. La 24-an de januaro 1979, la ruĝaj brigadoj moritigis Guido Rossa, laboriston en fabriko de Genova kiu denunicis alian laboristo n kiu disdonis propagandon de la ruĝaj brigadoj en la fabriko. Rossa estis membro de la komunisma partio kaj de la sindikato. 250 000 homoj partoprenis en lia funebra ceremonio. La plejmulto de la laboristoj estis ŝokitaj kaj koleraj, kaj post tiu barbara ago verŝajne kiun ajn subtenon la brigadistoj havis inter la laboristoj kolapsis. Dum la postaj jaroj, la brigadoj mortigis aŭ vundis multajn gravajn personecojn, inkluzive de la ĵurnalisto Indro Montanelli, kiu estis nur vundita. Ili ankaŭ sukcesis forrabi usonan generalon en 1982, sed la polico poste liberigis lin. Dum ĉi tiu periodo, la organizaĵo dividiĝis, ĉar multaj membroj estis kontraŭ la perforta kaj ekstrema vojo elektita de Mario Moretti, la estro de la organizaĵo de post la aresto de Curcio.

Dum la komenco de la okdekaj jaroj, la ruĝaj brigadoj perdis multe da membroj kaj da kapablo, kaj la polico sukcesis aresti multajn el ili, dum aliaj eskapis eksterlanden. Je la fino de la okdekaj jaroj, la ruĝaj brigadoj en la praktiko ĉesis ekzisti.

La "novaj" ruĝaj brigadoj[redakti | redakti fonton]

En 1999 Massimo D'antona, kiu laboris kiel konsilisto ĉe la ministerio de laboro, estis mortigita sur strato de Romo. Grupo kiu nomis sin mem "la ruĝaj brigadoj" anoncis ke ĝi respondecis pri la murdo. Tamen, estas konsiderate tre malverŝajne ke ili havas ligojn kun la ruĝaj brigadoj de la sepdekaj jaroj. En 2002, la sama grupo mortigis Marco Biagi, konatan ĵuriston kiu laboris por la registaro. En 2003, du membroj de la "novaj" ruĝaj brigadoj estis haltigitaj de la polico en trajno, kaj respondis pafante. Mortis policisto kaj unu el la du teroristoj, dum la alia estis arestita kaj deklaris sin mem "politika malliberulo".

Teorioj pri la Ruĝaj Brigadoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiam estis tre popularaj teorioj en Italio, laŭ kiuj la Ruĝaj Brigadoj estis helpataj aŭ almenaŭ ne malhelpataj de la italaj aŭ/kaj la usonaj sekretaj servoj, ĉar ili volis ke iliaj agoj donu malbonan impreson pri la maldekstro ĝenerale. Laŭ multe da observantoj, la Itala Komunisma Partio perdis multe da populareco kaj da voĉdonoj pro la agoj de la ruĝaj brigadoj: kvankvam ili mem ĉiam kondamnis la terorisman organizaĵon, parto de la itala publika opinio konsideris ilin kiel aliancanojn de la teroristoj.