Saltu al enhavo

Ruĝbarba abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbarba abelmanĝulo
Ruĝbarba abelmanĝulo
Ruĝbarba abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Nyctyornis
Specio: Ruĝbarba abelmanĝulo N. amictus
Nyctyornis amictus
(Temminck, 1824)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝbarba abelmanĝulo,[1] Nyctyornis amictus, estas granda specio de abelmanĝulo, tio estas birdo de la familio de Meropedoj, kiu troviĝas en la Hindomalaja subregiono de Sudorienta Azio kaj pli precize en Birmo, Tajlando kaj Indonezio. Tiu specio troviĝas en malferma kamparo en makuloj de densa arbaro.

Ino de Ruĝbarba abelmanĝulo

Kiel aliaj abelmanĝuloj, ili estas kolorplenaj birdoj kun longaj vostoj, longaj subenkurbaj kaj akrapintaj bekoj kaj pintaj flugiloj. Ili estas grandaj abelmanĝuloj, ĝenerale verdaj, kun ruĝa makulo (pli purpura en frunto) el la vizaĝo kiu etendiĝas al suba gorĝo kvazaŭ formante la “barbon”, kiu nomigas la specion. Estas iome da blueca brido ĉirkaŭ la bekobazo kaj la okulirisoj estas flavecaj.

Kiel aliaj abelmanĝuloj, ili manĝas ĉefe insektojn, nome abeloj, vespoj kaj krabroj, kiuj estas kaptataj dumfluge el gvatejoj kaŝitaj inter foliaro. Ili ĉasas solaj aŭ en paroj, plie ol en aroj, kaj sidas senmove dumlonge antaŭ persekuti sian predon.

Kiel aliaj abelmanĝuloj, ili nestumas en tuneloj ene de sablaj riverbordoj, sed ne formas koloniojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]